Rheine
Rheine | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | Distrikto Steinfurt | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05971, 05975, 05459 | |||||
Poŝtkodo | 48429, 48431, 48432 (ĝis la jaro 1993: 4440) | |||||
Aŭtomobila kodo | ST | |||||
Oficiala Municipokodo | 05566076 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dr. Angelika Kordfelder | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 76218 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 17′ N, 7° 26′ O (mapo)52.2833333333337.4333333333333Koordinatoj: 52° 17′ N, 7° 26′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 27 - 90 m | |||||
Areo | 145,08 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rheine.de/ | |||||
Rheine [prononco "Rajne"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2019 la urbo havis 76 218 loĝantojn.
Post Münster, Rheine estas la dua plej granda urbo de la historia regiono Monastera Lando. La urbo situas 45 kilometrojn okcidente de Osnabrück kaj 45 kilometrojn oriente de Enschede en Nederlando.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
En la norda kvartalo Bentlage troviĝas apudurba ripozumejo. Ĝi konsistas el la salkolekta muro Gottesgabe, la Monaĥejo Bentlage, la Arbaro Bentlage kaj la NaturZoo Rheine.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Rheine havas partnerajn rilatojn al la urboj:
Borne, Nederlando, ekde 1983
Bernburg en la federacia lando Saksio-Anhalto de eksa GDR, ekde 1990
Leiria, Portugalio, ekde 1996
Trakai, Litovio, ekde 1996
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Ĝis junio 2012 lernejano en la urba Kopernikus-gimnazio estis la denaska esperantistino Nicole Klünder, GEJ-aktivulo, ekde somero 2009 TEJO-komitatano A kaj infano de la eksa GEJ- kaj poste GEA-prezidanto Helmut Klünder kaj de ties edzino Ella.
|