Rheingau

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La regiono Rheingau aŭ esperante Rejngovio etendiĝas je la dekstra flanko de la rivero Rejno de la urbeto Walluf ĝis Lorch. Ĝi estas monteta regiono de la altoj de la mezmontaro Taunus ĝis la rivero Rejno. Ĉi-tie la rivero fluas dum 30 km okcidenten kaj ĉe Bingen denove norden. La dominanta topografia formo estas alsuda deklivo ĝis Rejno. Ankaŭ la regiono de la rejna kurbiĝo ĝis la komunumo Lorch apartenas al Rejngovio. Naturregione Rejngovio apartenas al Rhein-Main-Tiefland (= Rejn-Majn-malaltebenaĵo). La regiono estas kernregiono de la samnoma vinregiono.

Multaj vidindaĵoj troviĝas en la regiono. Politike la regiono estas parto de la distrikto Rheingau-Taunus en la germana federacia lando Hesio.

Maposekcio de la iama distrikto Rheingau de 1905