Rhys McClenaghan
Aspekto
Rhys McClenaghan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1999 (25-jaraĝa) en Newtownards |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | arta gimnasto |
Rhys McClenaghan (naskita la 21an de julio 1999) estas irlanda gimnastikisto kiu konkuras en arta gimnastiko, kaj specife sur la boko.
Li prezentas por la irlanda nacia teamo ĉe hejmaj kaj internaciaj konkuradoj, kaj ĉe la Britaj Ĉampionecoj - sub la flago de Nord-Irlando [1].
Li reprezentis Irlandon ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio , kie li venis 7-a en boko [2].
Dum la Somera Olimpiko de 2024 en Parizo, li gajnis oron [3]. Li estas a unua gimnastikisto en irlanda historio se temas pri gajni olimpikan medalon. Krome li estas du foje ĉampiono ĉe la Monda Gimnastika Ĉampionado (2022, 2023), du foje eŭropa ĉampiono (2018) [4], kaj ĉampiono de Ludoj de la Komunumo de Nacioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Commonwealth Games: Ruling body explains NI gymnasts' exclusion", BBC Sport.
- ↑ Artistic Gymnastics - Results Book. Alirita 9. november 2021 .
- ↑ Paris 2024 Gymnastics: All results, as Rhys McClenaghan wins emotional gold in men's pommel horse final. Alirita 3 August 2024 .
- ↑ "Rhys McClenaghan takes pommel horse gold at Europeans", RTE.ie, 12 August 2018. Kontrolita 12 August 2018. (angle)