Riĥleba montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Montaro Riĥleba montaro estas plej multe forlasita montaro de Ĉeĥio kaj ĝi situas en Mez-Eŭropo, kie ĝi etendiĝas sur teritorio de du ŝtatoj. Plej multa parto de la montaro situas en Ĉeĥio, pli precize en la plej norda terlango de Moravio. La ĉefa montodorso de la montaro kreas oficialan kaj ankaŭ samtempe naturan ŝtatlimon kun najbara Pollando.

La meza supermara alteco de la montaro estas proksimume 650 metroj. La plej alta monto estas monto nomata Smrk (1125 m).

La ĉefa montodorso de Riĥleba montaro estas proksimume 47,5 km longa. Ties limaj punktoj estas Kladska selo (817 m) en sudokcidento kaj monteto Na Vyhlídce (425 m) super vilaĝo Bílá Voda en nordoriento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]