Palacios de la Valduerna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ribas de la Valduerna)
Palacios de la Valduerna
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24764
Demografio
Loĝantaro 351  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 5° 56′ U (mapo)42.327777777778-5.9383333333333Koordinatoj: 42° 20′ N, 5° 56′ U (mapo) [+]
Alto 794 m [+]
Areo 20,42 km² (2 042 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palacios de la Valduerna (Provinco Leono)
Palacios de la Valduerna (Provinco Leono)
DEC
Palacios de la Valduerna
Palacios de la Valduerna
Situo de Palacios de la Valduerna
Palacios de la Valduerna (Hispanio)
Palacios de la Valduerna (Hispanio)
DEC
Palacios de la Valduerna
Palacios de la Valduerna
Situo de Palacios de la Valduerna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palacios de la Valduerna [+]
vdr

Palacios de la Valduerna [paLAzjos delabalDŬERna] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco kaj precize en ties tradicia areo La Valduerna, kies ĉefurbo ĝi estis. Palacios de la Valduerna estas komprenebla etimologie kiel Palacoj de la Valo de rivero Duerna. Tiu koncepto videblas simbole en la malsupra maldekstra kvarono de la blazono. Palacoj aludas al reĝa rezidejo de Alfonso la 5-a. Fakte iam la loko nomiĝis Palacios del Rey, nome Palacoj de la Reĝo.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Sonorilmuro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Palacios de la Valduerna kaj Ribas de la Valduerna, okupas totalan areon de 20,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 373 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 59 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Riego de la Vega, Santa María de la Isla, Soto de la Vega, Villamontán de la Valduerna, La Bañeza, Villamontán de la Valduerna kaj Santa Elena de Jamuz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado ĉefe rilate al orminado; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al reĝa rezidejo de Alfonso la 5-a. La areo tiam apartenis al la Regno Leono. Poste Henriko la 2-a kreis senjorlandon Valduerna, kiu post unu jarcento iĝis vicgraflando kun 28 loĝlokoj sube. En la 16-a jarcento estis konfliktoj kontraŭ franciskanoj de Astorgo kaj pro la komerca hegemonio de la najbara La Bañeza, Palacios ekdekadencis. Poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, beto kaj maizo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, kastelo, preĝejoj, piedirado) kune kun servoj kaj kuirarto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]