Ribeirão Preto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ribeirão Preto
Fotomontaĵo
municipo de Brazilo • urbego • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 14000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 698 259  (2022) [+]
Loĝdenso 1 073 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 11′ S, 47° 49′ U (mapo)-21.1776315-47.8100983Koordinatoj: 21° 11′ S, 47° 49′ U (mapo) [+]
Alto 546 m [+]
Areo 650,916 km² (6 509 1.6 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Ribeirão Preto (Brazilo)
Ribeirão Preto (Brazilo)
DEC
Ribeirão Preto
Ribeirão Preto
Situo de Ribeirão Preto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribeirão Preto [+]
vdr
Prédios em Ribeirão Preto SP

Ribeirão Preto (nomo, kiu signifas "nigra rivereto"), prononco: /hi.bejˈɾɜ̃w̃ ˈpɾe.tʊ/, en Esperanto: Ribejran-Preto, estas municipo kaj urbo de ŝtato (aŭ federaciero) San-Paŭlo, Brazilo. En la urbo situas unu el la sep terenoj de Universitato de San-Paŭlo.

Esperanto en Ribeirão Preto[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-movado en Ribeirão Preto komenciĝis en 1960-aj jaroj. En lernejo Ginásio Apóstolo Paulo, ekde 1963, Elisabeth Suassuna faris Esperanto-kursojn. En 1964 municipa leĝo kreis oficialan kurson de Esperanto. Dum tiu jaro, lokaj ĵurnaloj “A Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, publikigis 108 artikoloj pri Esperanto kaj lokaj radistacioj "PRA-7", "Cultura", "Brasiliense", "ZYR-79" kaj "Colorado" faris po unu programon pri Esperanto. En la 6-a de aŭgusto 1966 oni faris unuan urban rekontiĝon de Esperantistoj kaj en la 15-a de decembro de tiu jaro, oni fondis Esperanto-klubon de Ribejran-Preto kun 107 anoj. En 1967, José Pedro Miranda iĝis la unua delegito de UEA en la urbo. En 1968 estas fondita la Esperanta Junulara Organizo de Ribeirão Preto. En 1969, loka leĝo deklaris publikan utilecon de la Esperanto-Klubo.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la movado iom malvigliĝis en la urbo. En 1990-aj jaroj oni kreis novan lokan asocion: Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano. En 1991 okazis en Ribeirão Preto la 15-a San-Paŭlia Esperanto-renkontiĝo. En 1992 la "Instituto Homeopático François Lamasson" (Homeopatia Instituto François Lamasson) proponis Esperanto-kurson kaj publikigis libron kaj revuon dulingvajn, portugalan-Esperantan, en 1993. En 1996 okazas en la urbo la 32-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1999 kaj 2000 lokaj leĝoj enkondukis Esperanton kiel lernobjektojn en municipaj publikaj lernejoj.

En 2003 estas fondita la Associação Pró-Esperanto de Ribeirão Preto (Pro-Esperanta Asocio de Ribeirão Preto) por divastigi la lingvon en la urbo kaj najbaraj municipoj. En Ribeirão Preto okazis en 2006 la unua Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj.

ZEOj en Ribeirão Preto[redakti | redakti fonton]

En Ribeirão Preto estas du ZEOj:

  • Strateto Travessa Esperanto en kvartalo Campos Elíseos;
  • Strateto Travessa Doutor Zamenhof en kvartalo Ipiranga;

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]