Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassko estis protesto de laboristoj en la urbo Novoĉerkassko ( Sovetunio), okazinta de la 1-a ĝis la 2-a de junio 1962 kaj kaŭzita de drasta altigoj de manĝoprezoj.

La ribelon komencis laboristoj de la loka fervoja veturilaro. La respondo de sovetaj regantoj estis: Se vi ne havas monon por viando, manĝu pasteĉetojn kun brasiko. Post rifuzo ĉesi la proteston registaro ordonis al armeo uzi kontraŭ laboristoj maŝinpafilojn. Pereis ĉirkaŭ 100 personoj.

La masakron oni dum multaj jaroj kaŝis. Informoj pri ĝi aperis nur en la dua duono de la 1980-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]