Ribelo sur la Bounty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bounty estas forlasita de Bligh kun kelkaj lojaluloj

La ribelo sur la Bounty [baŭnti] estas fama ribelado kiu okazis la 28an de aprilo 1789, la historio de la oficiro Fletcher Christian kaj parto de la maristaro de Brita Reĝa Mararmea ŝipo kiuj ribelis kontraŭ la ŝipestro William Bligh.

La misio de la Bounty estis transporti plantojn de panfruktoj de Tahitio al la Kariba Insularo. La fruktoj estis destinitaj kiel malmultekosta manĝaĵo por la sklavoj kiuj laboris en la plantejoj de sukerkano.

Vidu ankaŭ: Pitkarna Insulo

Mapo de la movadoj de la Bounty en la Pacifiko, 1788–1790
  •  Vojaĝo de la Bounty al Tahitio kaj la loko de la ribelo, la 28-an de aprilo 1789
  •  Movoj de la Bounty post la ribelo, sub komando de Christian
  •  Direkto de la vojaĝo de Bligh kun malferma boato al Kupango
  • Panfrukto
    Transplantado de panfruktarbetoj de Otaheite en la fono William Bligh

    Ŝipaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

    • Akvodismeto: 215 tunoj
    • Longeco: 27,7 m
    • Larĝeco: 7,3 m
    • Ŝipanaro: 46 personoj

    Ŝipanaro[redakti | redakti fonton]

    En la 18-a jarcento en la Brita Mararmeo, rango kaj pozicio surŝipe estis klare difinitaj en la socia hierarkio.

    Je la pinto estis la ĉefoficiroj, komisiitaj de la brita krono por estri la ŝipon. Krom la komandanto la maatoj kaj la velmastro estas ĉefoficiroj, ili estas la plej spertaj personoj sur la ŝipo.

    La midŝipmanoj, fakte la edukataj oficiroj (antaŭaj markadetoj), estis la sekvaj en rango.

    Mandatoficiroj estis fakuloj kiuj faris komisiojn surŝipe ceditajn de la komandanto kaj rajtis suriri la pobferdekon kaj, je invito, manĝi en la oficirejo.

    Suboficiroj estis lernantoj kaj helpantoj de la spertaj mandatoficiroj.

    Je la fundo de la socia arbo estis la matrosoj, dividitaj en ĉefmatrosoj kaj ordinaraj matrosoj. Sur kelkaj ŝipoj, ekzistis eĉ la pli malalta rango de submatroso, kiuj estis edukataj matrosoj kun tre malmulta aŭ nenia mararmea sperto.

    La ŝipanaro de la Bounty estas sube. (R) indikas ribelanto, (M) indikas mortinta antaŭ la ribelo, kaj (A) indikas tiuj kiuj unue akuzitaj de partopreno je la ribelo sed poste absolvitaj.

    Ĉefoficiroj[redakti | redakti fonton]

    Midŝipmanoj[redakti | redakti fonton]

    • John Hallett, Midŝipmano
    • Thomas Hayward, Midŝipmano
    • Peter Heywood, Midŝipmano (A)
    • George Steward, Midŝipmano
    • Robert Tinkler, Midŝipmano
    • Edward Young, Midŝipmano (R)

    Mandatoficiroj[redakti | redakti fonton]

    • John Huggan, Kirurgo (M)
    • William Cole, Matrosestro
    • Charles Churchill, Ŝipa Kaporalo (R)
    • William Peckover, Kanonisto
    • Joseph Coleman, Armilisto (A)
    • Peter Linklater, Kvartirmastro
    • John Norton, Kvartirmastro
    • Lawrence LeBogue, Velisto
    • Henry Hillbrandt, Barelisto (R)
    • Robert Lamb, Buĉisto
    • William Purcell, Ĉarpentisto
    • William Brown, Ĝardenisto (R)
    • David Nelson, Botanisto
    • John Samuel, Komizo
    • Richard Skinner, Barbiro (R)
    • William Muspratt, Tajloro (R)
    • John Smith, Stevardo
    • Thomas Hall, Kuiristo
    • Michael Byrne, Violonisto (A)

    Suboficiroj[redakti | redakti fonton]

    • James Morrison, Submatrosestro (R)
    • Thomas Ledward, Subkirurgo
    • George Simpson, Subkvartirmastro
    • John Williams, Subarmilisto (R)
    • Thomas McIntosh, Subĉarpentisto (A)
    • Charles Norman, Subĉarpentisto (A)
    • John Mills, Subkanonisto (R)

    Matrosoj[redakti | redakti fonton]

    • John Adams, Ĉefmatroso (R)
    • Thomas Burkitt, Ĉefmatroso (R)
    • Thomas Ellison, Ĉefmatroso (R)
    • Isaac Martin, Ĉefmatroso (R)
    • William McCoy, Ĉefmatroso (R)
    • John Millward, Ĉefmatroso (R)
    • Matthew Quintal, Ĉefmatroso (R)
    • John Sumner, Ĉefmatroso (R)
    • Matthew Thompson, Ĉefmatroso (R)
    • James Valentine, Ĉefmatroso (M)

    Sekvo[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]