Ricardo Miró
| Ricardo Miró | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 5-an de novembro 1882 en Panamurbo | |
| Morto | 2-an de marto 1940 (57-jaraĝa) en Panamurbo | |
| Lingvoj | hispana vd | |
| Ŝtataneco | Panamo | |
| Familio | ||
| Infanoj | Carmen Miró (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto poeto diplomato | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ricardo MIRÓ DENIS (n. la 5-an de novembro 1882 en Panamurbo, departemento Panamo, Kolombio – m. la 2-an de marto 1940 en Panamurbo, Panamo) estis panama poeto, verkisto kaj diplomato. Konsiderata la plej granda poeto en la historio de Panamo, kaj do la nacia poeto. [1]
Memore al li, oni aljuĝas la Premio Ricardo Miró, ĉiujara literatura premio establita en 1942.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jam fruaĝe li restis orfo sen patro. En la aĝo de dek kvin jaroj li iris al Bogoto, kie li studis pentradon. [2] Lia juneco koincidis kun turbula periodo en la historio de Panamo. Lia arta edukado estis interrompita de la Miltaga Milito. Li atestis la konstruadon de la Panama Kanalo kaj la sendependecon de Panamo.
La verkoj de Miró montras la influon de modernismo, kun motivoj rilataj al lia hejmlando kaj ĝiaj pejzaĝoj, hispana kultura heredaĵo kaj amo. Lia poemo "Patrio", verkita en 1909 en Barcelono, estas kelkfoje nomata kulta poemo. Ricardo postlasis plurajn poemarojn, du romanojn ( Las Noches de Babel kaj Flor de María ) kaj mallongajn prozaĵojn. Li publikigis interalie Preludios (1908), Los segundos preludios (1916), La leyenda del Pacífico (1925) kaj Caminos silenciosos (1929) Ricardo Miró Denis estas la fondinto kaj direktoro de pluraj literaturaj revuoj, inkluzive de Nuevos Ritos (1907)
Aldone al sia ampleksa literatura agado, Ricardo ankaŭ partoprenis en diplomatio kaj la formado de la kultura politiko de la lando. Miro Denis laboris en la reprezentaj oficejoj de Panamo en Londono, Marsejlo kaj Barcelono. Li estis unu el la fondintoj kaj sekretario de la Panama Akademio de la Hispana Lingvo kaj direktoro de la Naciaj Arkivoj. Ricardo Miro Denis mortis en sia hejmurbo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- La Última Gaviota (1905)
- Preludios (1908)
- Patria (1909)
- En la Alta noche (1910)
- Segundos Preludios (1916)
- A Portobelo (1918)
- La Leyenda del Pacífico (1919)
- Flor de María (1922)
- Versos Patrióticos y Recitaciones Escolares (1925)
- Caminos silenciosos (1929)
- El Poema de la Reencarnación (1929)
Li ankaŭ verkis novelojn, kiujn li neniam publikigis en libroformo, sed kiuj aperis en lokaj gazetoj kaj revuoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Daniel Balderston, Mike. (2004) Encyclopedia of Latin American and Caribbean Literature, 1900–2003. Routledge, p. 666. ISBN 0-415-30687-6.
- Anderson-Imbert, Enrique. (1969) Spanish American Literature: A History. Wayne State University Press. ISBN 0-8143-1388-4.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anderson-Imbert, Enrique. (1969) Spanish American Literature: A History. Wayne State University Press. ISBN 0-8143-1388-4.
- ↑ Daniel Balderston, Mike. (2004) Encyclopedia of Latin American and Caribbean Literature, 1900–2003. Routledge, p. 666. ISBN 0-415-30687-6.

