Richárd Richter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richárd Richter
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1920 (1920-05-08)
en Miskolc
Morto 5-an de junio 1979 (1979-06-05) (59-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Richárd Richter [rihArd rihter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter Richárd estis hungara inĝeniero, profesoro.

Richárd Richter [1] naskiĝis la 8-an de majo 1920 en Miskolc. Li mortis la 5-an de junio 1979 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Richárd Richter frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József (pli precize en ties kampuso en Sopron) en 1942. Post siaj studoj li instruis samloke ĝis 1947. Interrompo okazis: en 1944 li soldatiĝis, poste li estis militkaptito en Francio. Inter 1948 kaj 1952 li estis minejestro en diversaj minejoj en Borsod-Abaúj-Zemplén. En 1955 li kandidatiĝis, post 5 jaroj li doktoriĝis. En 1955 li estis nomumita docento en Sopron, (ekde 1959 en la Pezindustria Universitato en Miskolc). En 1964 li profesoriĝis. Li estis dekano inter 1968-1971, poste katedrestro ĝis 1978. Li ricevis plurajn premiojn inter 1950-1975. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A bányászati kőzetmechanika elméleti és gyakorlati kérdései (Bp., 1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.