Richard Attenborough

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Attenborough
brita aktoro kaj reĝisoro
brita aktoro kaj reĝisoro
Persona informo
Naskonomo Richard Samuel Attenborough
Naskiĝo 29-a de aŭgusto 1923
en Kembriĝo, Britio
Morto 24-an de aŭgusto 2014 (2014-08-24)
en Granda Londono, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo St Mary Magdalene
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Wyggeston and Queen Elizabeth I College • Wyggeston Grammar School for Boys
Familio
Patro Frederick Attenborough
Patrino Mary Clegg
Frat(in)oj David Attenborough • John Attenborough
Edz(in)o Sheila Sim
Infanoj Michael Attenborough • Charlotte Attenborough • Jane Attenborough
Okupo
Okupo scenaristofilmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoropolitikisto • universitata instruisto • teatra aktoro • aktoro • reĝisoro • produktoro
Verkoj A Bridge Too Far
Gandhi
Shadowlands
TTT
Retejo http://www.richardattenborough.com/
vdr

Sir Richard Samuel ATTENBOROUGH (naskiĝis la 29-a de aŭgusto 1923 en Kembriĝo, Britio, mortis la 25-an de aŭgusto 2014) estis brita aktoro kaj reĝisoro. (Lia pli maljuna frato estas David Frederick Attenborough)

Biografio

En aĝo de 17, Richard Attenbororugh veturis al Londono kaj vizitis tie la Royal Academy of Dramatic Art (Reĝa Akademio de la Drama Arto). Lia debuto okazis en 1942 en West End Theatre. Samjare ludis li kiel statisto en la filmo In Which We Serve.

Post trijara servo en la Royal Air Force (Reĝa Aerarmeo), li denove turnis sin post la dua mondmilito al la aktorado. En 1959 fondis li kun Bryan Forbes la proktian firmaon Beaver Films. Ili faris en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĉ. 30 filmojn.

La granda scenaro sukcesis do nur en 1963 kun la klasika „Gesprengte Ketten" (germana tradukita titolo ~eksploditaj katenoj), en kiu ludis krom li Steve McQueen, Charles Bronson, James Coburn kaj James Garner.

Fine de la 1960-aj jaroj, Attenborough forta agadas kiel reĝisoro kaj produktoro. La plej grandan sukceson akiris li kun la filmo Gandhi en 1982, kiu ricevis 8 Oskar-premiojn (i.a. plej bona reĝisorado kaj filmo) same multajn aliajn premiojn.

Lian ŝatataecon, popularecon li eluzis por la intereso de la malfortuloj kaj handikapuloj, subpremitoj. Pro tio ricevas en 1983 la pacpremion Martin Luther King.

En 1993 - okaze de la 70-a naskiĝtago – ricevas li noblan titolon „Sir".

Li akiris multajn aliajn distingojn kaj agadis en multaj terenoj, postenoj en televidoj, Universitatoj ktp.

En 1993, Attenborough aperis post 1979 denove kiel aktoro. Steven Spielberg ludigis lin en la agadriĉa filmo Jurassic Park kaj tiel plenumis lian "sonĝon".

Richard Attenborough estas edziĝinta ekde 1945 kun aktorino Sheila Sim, kun kiu li havas 3 infanojn. Lia filino Jane same kiel la bopatrino kaj la nepino mortis en la cunamo de 2004 ĉe la Hinda Oceano.

Filmografio

kiel aktoro

1951 - The Magic Box - reĝisorado: John Boulting (kun Robert Donat kaj Maria Schell)
1959 - The League of Gentlemen - reĝisorado: Basil Deardon (kun Jack Hawkins)
1960 - The Angry Silence - reĝisorado: Guy Green (kun Pier Angeli)
1963 – „Eksploditaj Katenoj" - reĝisorado: John Sturges (kun Steve McQueen kaj James Garner)
1965 – Flugo de la Fenikso - reĝisorado: Robert Aldrich (kun James Stewart, Peter Finch, Hardy Krüger kaj Ernest Borgnine)
1966 - The Sand Pebbles - reĝisorado: Robert Wise (kun Steve McQueen kaj Candice Bergen)
1967 - Doktor Dolittle - reĝisorado: Richard Fleischer (kun Rex Harrison)
1974 - Ein Unbekannter rechnet ab - reĝisorado: Peter Collinson (kun Charles Aznavour, Gert Fröbe, Elke Sommer kaj Orson Welles)
1975 - Rosebud - reĝisorado: Otto Preminger (kun Peter O'Toole)
1975 - Brannigan - reĝisorado: Douglas Hickcox (kun John Wayne)
1979 - The Human Factor - reĝisorado: Otto Preminger (kun John Gielgud)
1993 - Ĵurasa Parko - reĝisorado: Steven Spielberg (kun Sam Neill, Laura Dern kaj Jeff Goldblum)
1994 - Miracle on 34th Street - reĝisorado: Les Mayfield (kun Elizabeth Perkins)
1997 – Forgesita mondo: Ĵurasa Parko - reĝisorado: Steven Spielberg (kun Jeff Goldblum, Julianne Moore kaj Pete Postlethwaite)
1998 - Elisabeth - reĝisorado: Shekhar Kapur (kun Cate Blanchett, Joseph Fiennes, Geoffrey Rush kaj Fanny Ardant)

kiel reĝisoro

Eksteraj ligiloj