Richard B. Spencer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard B. Spencer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1978 (1978-05-11) (45-jaraĝa)
en Bostono
Loĝloko Alexandria • Preston Hollow • Whitefish • Arlington
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato de VirginioUniversitato Duke • Universitato Colgate • St. Mark's School of Texas • Institute Vienna Circle
Subskribo Richard B. Spencer
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • kolumnisto • podkastisto • politika aktivisto • preleganto • redaktisto • teoriisto de konspiroj
vdr

Richard Bertrand SPENCER (naskiĝis la 11-an de majo 1978) estas usona blanka naciisto, konata pro sia disvastigado de blanksuperecismaj vidpunktoj.[1][2][3] Li estas prezidanto de la blanknaciisma pensfabriko National Policy Institute ("nacia politika institucio") kaj de Washington Summit Publishers, sendependa eldonejo. Spencer diris, ke li malakceptas la priskribon "blanka superecisto," kaj priskribas sin kiel "identecano."[4][5] Li proponas blankan hejmlandon por "senposedigita blanka raso" kaj alvokas "pacan etnan purigadon" por haltigi la "malkonstruadon" de la eŭropa kulturo.[6]

Spencer kaj aliaj diris, ke li inventis la terminon "alt-right" (angla termino, mallonge signifante "alternativan dekstron"),[7] kiun li opinias movado pri blanka identeco.[8][9][10]

Spencer multfoje citis nazian propagandon kaj denuncis la judan popolon,[10][11] kvankam li mem neis, ke li estas novnaziisto.[12] Spencer kaj lia organizo ricevis signifan gazetaran atenton dum la semajno post la usona prezidenta elekto de 2016, kie, responde al sia krio "Hail Donald Trump, hail nia popolo, hail venko!" granda kvanto da liaj subtenantoj faris la nazian saluton, simile al la devizo Sieg Heil, uzata en la amasaj manifestacioj de la Nazioj. Spencer defendis ilian konduton, dirante, ke la nazia saluto estis farita laŭ spirito de "ironio kaj gajegeco."[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peoples, Steve, "Energized white supremacists cheer Trump convention message", The Associated Press, 24-a de julio 2016.
  2. Wines, Michael; Stephanie Saul, "White Supremacists Extend Their Reach Through Websites", The New York Times, 5-a de julio 2015.
  3. Gelin, Martin, "White Flight: America’s white supremacists are ignored at home. So they are looking to start over with a little help from Europe’s far right", Slate, 13-a de novembro 2014.
  4. Ehrenfreund, Max, "What the alt-right really wants, according to a professor writing a book about them", Washington Post, 21-a de novembro 2016. Kontrolita 24-a de novembro 2016.
  5. Posner, Sarah, "Meet the Alt-Right 'Spokesman' Who's Thrilled With Trump's Rise", Rolling Stone, 18-a de oktobro 2016.
  6. Lombroso, Daniel; Yoni Appelbaum, "'Hail Trump!': White Nationalists Salute the President-Elect" (Inkludas videaĵon), The Atlantic, 21-a de novembro 2016. Kontrolita 23-an de januaro 2017.
  7. Spencer, Richard, "The Conservative Write", Taki's Magazine, 6-a de aŭgusto, 2008.
  8. "Alternative Right", Southern Poverty Law Center. Kontrolita 22-a de novembro 2016.
  9. Wallace-Wells, Benjamin, "Is the Alt-Right for Real?", The New Yorker, 5-a de majo 2016.
  10. 10,0 10,1 Goldstein, Joseph, "Alt-Right Exults in Donald Trump’s Election With a Salute: ‘Heil Victory’", The New York Times, 20-a de novembro 2016.
  11. Stahl, Jeremy. Meet the Neo-Nazi Steve Bannon’s site described as a leading "Intellectual." (2016-11-21). Alirita 2016-11-26.
  12. "Watch White Nationalist Richard Spencer Get Punched", Time, 20-a de januaro 2017. Kontrolita 21 January 2017. Tradukita titolo Spektu la blankan naciiston Richard Spencer esti pugnita.
  13. Barajas, Joshua, "Nazi salutes 'done in a spirit of irony and exuberance', alt-right leader says". Kontrolita 25-a de novembro 2016.