Richard Burton
Etoso
Ĉi tiu artikolo temas pri aktoro Richard Burton. Por informoj pri la brita esploristo, vidu la artikolon '''''Richard Francis Burton'''''.
Richard BURTON, realnome: Richard Walter JENKINS (naskiĝis la 10-an de novembro, 1925, mortis la 5-an de aŭgusto, 1984) estis brita aktoro.
Burton naskiĝis en Pontrhydyfen/ Kimrio. Post tre sukcesa teatra kariero Burton ekde la 1950-aj jaroj laboris kiel filmaktoro, brilante en multnombraj karakteraj roloj. Same fama kiel lia aktorado cetere ankaŭ estis lia privata vivo: Dufoje li edziĝis al sia kolegino Elizabeth Taylor kaj ambaŭfoje la paro kun granda bruo disiĝis.
Richard Burton mortis en Ĝenevo, Svislando.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- My Cousin Rachel (Usono, 1952)
- The Robe (Usono, 1953)
- Look Back in Anger (Britio, 1959)
- Cleopatra (Usono, 1963)
- The Night of the Iguana (Usono, 1964)
- Who’s Afraid of Virginia Woolf? (Usono, 1966)
- The Spy who Came from the Cold (Britio, 1966)
- The Medusa Touch (Britio, 1977)
- Wild Geese (Britio, 1977)
- 1984 (Britio, 1984)