Evildea
(Alidirektita el Richard Delamore)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Evildea | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Evildea |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1987 (34-jara) en Aŭstralio |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • jutubisto • aktoro |
Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, kiu loĝas en Aŭstralio[1][2]. Ĝi uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Ĝi estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1].
En 2014, ĝi estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[3], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].
Krom tiuj retaj agadoj, ĝi ankaŭ verkis rezencojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[4], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Pirlot, Germain (februaro 2016). “Evildea — Richard Delamore — la plej aktiva kaj stulta Esperanto‑jutubisto”, Eŭropa Bulteno (PDF) (157), p. 10.
- ↑ 2,0 2,1 Aleks Kadar intervjuas Richard Delamore pri Esperanto-TV por Muzaiko
- ↑ Esperanto‑TV lanĉiĝis. Aŭstralia Esperanto‑Asocio.
- ↑ Esperanto en Afriko n‑ro 28, p. 7