Richard Dreyfuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Dreyfuss
Oskar-premiito
Persona informo
Richard Stephen Dreyfuss
Naskiĝo 29-an de oktobro 1947 (1947-10-29) (76-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorkio,  Usono
Etno Juda komunumo de Usono vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Encinitas vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Beverly Hills High School vd
Subskribo Richard Dreyfuss
Familio
Gefratoj Lorin Dreyfuss vd
Edz(in)o Jeramie Rain vd
Infanoj Ben Dreyfuss • Emily Dreyfuss • Harry Dreyfuss vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • romanisto • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Stephen DREYFUSS (naskiĝis la 29-an de oktobro, 1947) estas usona aktoro.

Naskiĝinte en Novjorko, li en la aĝo de naŭ jaroj kun sia familio transloĝiĝis al Losanĝeleso. Kiel 15-jarulo li ricevis sian unuan televidan rolon, en la produktaĵo In Mama's House. En la jaro 1967 li havis sian debuton en la kinofilmo The Graduate.

Famon li akiris per rolo en American Graffiti (1973). Kulmino de lia kariero estis la Oskaro gajnita en la jaro 1977 pro la ĉefrolo en la filmo The Goodbye Girl. Ĝis 2003 li havis la honoron, esti la plej juna aktoro, kiu iam gajnis la premion en tiu ĉi kategorio.

Komence de la 1980-aj jaroj lia kariero stagnis. Richard Dreyfuss komencis uzi drogojn kaj kaŭzis aŭtoakcidenton en 1982. Li venis en areston kaj sukcese luktis kontraŭ la drogomisuzo. Per la filmo Down and Out in Beverly Hills (1986) li daŭrigis sian karieron.

De 1983 ĝis 1995 Dreyfuss estis edziĝinta al Jeramie Rain, kun kiu li havas tri idojn. Ekde 1999 li estas la edzo de Janelle Lacey.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Graduate (1967)
  • American Graffiti (1973)
  • Dillinger (1973)
  • Jaws (1975)
  • Close Encounters of the Third Kind (1977)
  • The Goodbye Girl (1977)
  • Whose Life is it Anyway? (1980)
  • Down and Out in Beverly Hills (1986)
  • Tin Men (1986)
  • Stake Out (1986)
  • Nuts (1987)
  • Always (1989)
  • Postcards from the Edge (1990)
  • Rosencrantz and Guldenstern Are Dead (1990)
  • What About Bob? (1991)
  • Once Around (1991)
  • Another Stakeout (1993)
  • The American President (1995)
  • Night Falls On Manhattan (1996)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]