Richard Roud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Roud
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1929 (1929-07-06)
Morto 13-an de februaro 1989 (1989-02-13) (59-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Birmingham
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Richard Stanley ROUD (n. la 6-an de julio 1929 en Bostono - m. la 13-an de februaro 1989) estis usona filmverkisto kaj kunfondinto, kun Amos Vogel, de la Novjorka Film-Festivalo. Ĉe la NFF, li estis iama programdirektoro, kaj poste direktoro, de 1963 ĝis 1987.

Roud diplomiĝis ĉe la Universitato de Viskonsino en 1950, kaj post jaro en Parizo per Fulbright-stipendio, li entreprenis postdiploman studon ĉe la Universitato de Birmingham. En la 1950-aj jaroj, Roud fariĝis la londona korespondisto de la franca kingazeto Cahiers du cinéma (kinkajeroj). En la fruaj 1960-aj jaroj, li estis la direktoro de la Londona Filmfestivalo, kaj de 1963 ĝis 1969, li estis filmkritikisto por The Guardian, kaj lastatempe vaganta arta korespondisto por gazetoj. Li ankaŭ verkis jarajn raportojn de la Festivalo de Cannes kaj aliajn artikolojn por la brita Sight and Sound.