Richard Todd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Richard Todd
Richard Todd in Stage Fright trailer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1919 (1919-06-11)
en Dublino
Morto 3-an de decembro 2009 (2009-12-03) (90-jara)
en Grantham
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoIrlando
Alma mater Shrewsbury School • Royal Military College, Sandhurst
Familio
Patro Andrew William Palethorpe-Todd
Edz(in)o Catherine Stewart Crawford Grant-Bogle • Virginia Mailer
Infanoj Peter Palethorpe-Todd • Fiona Margaret Todd • Andrew Palethorpe-Todd • Seumas Palethorpe-Todd
Okupo
Okupo filmaktoro • aktoro • teatra aktoro • televida aktoro
Information icon.svg
vdr

Richard Andrew Palethorpe TODD OBI (11a de junio 1919 – 3a de decembro 2009) estis 20a-jarcenta irland-devena brita aktoro. En 1950 li ricevis Oran Globon por Plej Promesplena Novalveninto, kaj nomumojn por Oskar-premio por Plej Bonkvalita Aktoro kaj por Ora Globo por Plej Bonkvalita Aktoro pro sia ludado kiel Corporal Lachlan MacLachlan en la filmo de 1949 nome The Hasty Heart. Lia difina karierrolo estis la portreto de Wing Commander Guy Gibson, V.C., en la filmo de 1955 nome The Dam Busters.

Li estis militisto de la Brita Aerarmeo dum la Dua Mondmilito kaj je ties fino en Palestino kontraŭ israelaj insurekciantoj.

Li estis elektita por For Them That Trespass (1949), reĝisorita de Alberto Cavalcanti. Kaj poste por The Hasty Heart, filmita en Britio, kun Ronald Reagan kaj Patricia Neal. Alfred Hitchcock uzis ĝin en Stage Fright (1950), kun Marlene Dietrich kaj Jane Wyman – unua brita filmo de Hitchcock en Britio ekde 1939.

Pli populara estis The Story of Robin Hood and His Merrie Men (1952), en kiu Todd ludis la titolrolon protagonista por Disney Corporation. Associated British elektis lin por 24 Hours of a Woman's Life (1952), kun Merle Oberon. Sekvis aliaj roloj por aventuraj kaj historiaj filmoj.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Good Morning, Boys (1937) kiel figuranto en homamasa sceno (eksterliste)
  • A Yank at Oxford (1938) kiel figuranto en sporta sceno (eksterliste)
  • Old Bones of the River (1938) kiel figuranto en homamasa sceno (eksterliste)
  • For Them That Trespass (1949) kiel Herbert Edward Logan
  • The Hasty Heart (1949) kiel Cpl. Lachlan "Lachie" MacLachlan
  • The Interrupted Journey (1949) kiel John North
  • Stage Fright (1950) kiel Jonathan Cooper
  • Portrait of Clare (1950) kiel Robert Hart
  • Flesh and Blood (1951) kiel Charles Cameron / Sutherland
  • Lightning Strikes Twice (1951) kiel Richard Trevelyan
  • The Story of Robin Hood and His Merrie Men (1952) kiel Robin Hood
  • 24 Hours of a Woman's Life (1952) kiel La junulo
  • Venetian Bird (1952) kiel Edward Mercer
  • The Sword and the Rose (1953) kiel Charles Brandon
  • Rob Roy, the Highland Rogue (1954) kiel Rob Roy MacGregor
  • A Man Called Peter (1955) kiel Peter Marshall
  • The Dam Busters (1955) kiel Wing Commander Guy Gibson, V.C, D.S.O., D.F.C.
  • The Virgin Queen (1955) kiel Sir Walter Raleigh
  • Marie-Antoinette reine de France (1956) kiel Grafo Axel von Fersen
  • D-Day the Sixth of June (1956) kiel Lt. Col. John Wynter
  • Yangtse Incident: The Story of H.M.S. Amethyst (1957) kiel John Kerans
  • Saint Joan (1957) kiel Jean de Dunois, Bastardo de Orleano
  • Chase a Crooked Shadow (1958) kiel Ward Prescott
  • Intent to Kill (1958) kiel Dro. Bob McLaurin
  • Danger Within (1959) kiel Lt. Col. David Baird, M.C
  • Never Let Go (1960) kiel John Cummings
  • The Long and the Short and the Tall (1961) kiel Sgt. Mitchem
  • Don't Bother to Knock (1961) kiel Bill Ferguson
  • The Hellions (1961) kiel Sgt. Sam Hargis
  • Le Crime ne paie pas (1962) kiel Col. Roberts William (segmento "L'homme de I'avenue")
  • The Boys (1962) kiel Victor Webster
  • The Longest Day (1962) kiel Major John Howard
  • The Very Edge (1963) kiel Geoffrey Lawrence
  • Death Drums Along the River (1963) kiel Inspector Harry Sanders
  • Operation Crossbow (1965) kiel Wing Cmdr. Kendall
  • Coast of Skeletons (1964) kiel Inspector Harry Sanders
  • The Battle of the Villa Fiorita (1965) kiel Darrell
  • The Love-Ins (1967) kiel Dro. Jonathan Barnett
  • Subterfuge (1968) kiel Col. Victor Redmayne
  • Last of the Long-haired Boys (1968) kiel Trigg
  • Dorian Gray (1970) kiel Basil Hallward
  • Asylum (1972) kiel Walter (segmento "Frozen Fear")
  • No. 1 of the Secret Service (1977) kiel Arthur Loveday
  • The Big Sleep (1978) kiel Commander Barker
  • Home Before Midnight (1979) kiel Geoffrey Steele
  • Bloodbath (1979) kiel Terence
  • House of the Long Shadows (1983) kiel Sam Allyson
  • Incident at Victoria Falls (1992) kiel Lord Roberts

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]