Richard Wright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rick Wright
Rick Wright en 1971
Rick Wright en 1971
Bazaj informoj
Naskonomo Richard William Wright
Naskiĝo 28-an de julio 1943 (1943-07-28)
en Londono
Morto 15-an de septembro 2008 (2008-09-15) (65-jara)
en Londono
Edz(in)o Juliette Gale
Deveno Anglio
Ĝenroj Progresiva roko, Psikedela rokmuziko
Instrumentoj klavaroj
Aktivaj jaroj 1967 - 2008
Information icon.svg
vdr
Richard Wright koncertanta en 2006

Richard William WRIGHTRick WRIGHT, (naskiĝis la 28-a de julio 1943 en Londono kaj mortis la 15-a de septembro 2008 en Londono) estis angla muzikisto, komponisto, verkisto kaj kantisto. Li famiĝis pro sia partopreno kiel klavaristo al la brita rokgrupo Pink Floyd kaj estis la kreinto de la fama glisanta sono de la grupo. Li ankaŭ publikigis tri soloajn albumojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Rick Wright naskiĝis la 28-an de julio 1943 en London de Daisye Hughes kaj de Robert Charles Wright, biokemiisto. Li trapasis sian infanaĝon en nord-okcidenta Londono kun siaj du fratinoj. Li frekventadis la elitan lernejon Haberdasher[1] kaj komencis muziki kiam 12-jaraĝa, lernante gitaron,pianon, trumpeton, saksofonon kaj trombonon. Li poste ekinteresiĝis pri la antika greka arĥitekturo kaj tiel li aniĝis al Regento-Strata Politeknika Universitato, kie li konatiĝis kun la postaj grupanoj Nick Mason kaj Roger Waters. Li kreis grupon kun ĉi-lastaj kaj la samlernejano Clive Metcalf, nome Sigma 6, en kiu le ne havis fiksa muzikilon: li muzikis per piano kiam la trinkejo en kiu la koncerto okazis havas tiun, kaj ritman gitaron aŭ trombonon kiam ne[2]. Post unu jaro li forlasis la arĥitekturan studadon kaj komencis studi en la Londona Kolegio de Muziko[3]. Post multaj nomoj, la grupo finfine decidas konservi la nomon Pink Floyd fare de la gvida gitaristo Syd Barrett.

Kariero kun Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefan artikolon: Pink Floyd

Komence, dum la Barrett-a tempo de la grupo, Wright estis ombre de Syd Barrett, la tiama kreema forto de la grupo. Sed post la forliro de Barrett el la grupo pro sia malboniĝanta mensa sano kaj lia anstataŭigo pere de la gitaristo David Gilmour, la influo de Wright sur la kompanoĵoj ĝis kerna. Li tiel subskribis aŭ kunsubskribis multajn gravajn komponaĵojn de la grupo, ekz. "Careful with that axe, Eugène", "Echoes", "Us and them", "Shine on, you crazy diamond". Sed post la mondsukcesa albumo The Dark Side of the Moon, publikigita en 1973, li iom post iom ĉesis krei por la grupo[4]. En 1979, dum la surbendigo de The Wall, post ioma konflikto, Roger Waters trudis al li forlasi la grupon.
En 1985 Waters siavice forlasis la grupon, kaj Gilmour decidis daŭrigi ĝin kun Mason, kaj dungis Wright kiel aldona muzikisto por la albumo A Momentary Lapse of Reason kaj la sekvanta turneo. Wright denove iĝis plenparta ano de la grupo en 1994 por la albumo The Division Bell[5].
Dum la 2000-aj jaroj li ofte muzokis kun David Gilmour okaze de lia soloa kariero. Li partoprenis al la surbendigo de la albumo On a Island en 2006 kaj al ĝia turneo. Li koncertis lastafoje je la 6-a de septembro 2007 okaze de la publikigo de la koncerta DVD Remember That Night[6].

Soloa kariero[redakti | redakti fonton]

Rick Wright surbendigis sian unuan soloan albumon Wet Dream en januaro kaj februaro 1978 en la studio Super Bear en Berre-les-Alpes (Francio) helpe de kelkaj muzikistoj kies Snowy White kaj Mel Collins. Publikigita samjare en septembro, ĝi estis komerca fiasko[7].
Post sia eksigo de Pink Floyd, Wright konatiĝis kun Dave Harris el la grupo Fashion. La duopo nomiĝis "Zee" kaj publikigis albumon Identity en 1984, kiu ankaŭ estis recenza kaj komerca fiasko. Wright pli malfrue priskribis ĝin kiel "forgesenda spertaĵo"[8].
En 1996, Wright publikigis trian kaj lastan albumon, Broken China.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Familia vivo[redakti | redakti fonton]

Richard Wright edziĝis trifoje.
La 7-an de aŭgusto 1969, li geedziĝis kun Juliette Gale, kiu estis kantinta kun Sigma 6. Ili havis du infanojn, James kaj Gala, kaj disiĝis en 1982.
Lia dua edzeco, kun Franka daŭris de 1984 ĝis 1994[9].
Wright geedziĝis lastafoje kun la verkistino Mildred Irene Hobbs (kromnomata Millie) la 16-an de junio 1994. La paro havas filon, Ben. Ili disiĝis en 2007[10].

Lia filino Gala estis de 1996 ĝis 2016 la edzino de Guy Pratt, la turnea basgitaristo de Pink Floyd kaj David Gilmour[11].

Hobioj[redakti | redakti fonton]

Richard Wright ege ŝatis veladon, kiun li ofte praktikis en grekaj insuloj. Li opiniis navigadon kuraca, malpeziganta la nervozecon kaŭzita de la muzika industrio[12]. Li ankaŭ kolektis persajn tapiŝojn[13].

Morto[redakti | redakti fonton]

La 15-an de seprembro 2008, Richard Wright mortis hejme pro kancero de pulmo. Je la tago de lia morto, Elton John, koncertanta en Saskatuno, dediĉis la kanton "Believe" al li[14].
Li ĉeestis postmorte en la lasta albumo de Pink Floyd The Endless River eldonita en 2014, kiu estis dediĉata al li.

Lia muziko[redakti | redakti fonton]

Stilo[redakti | redakti fonton]

La Farsifa-orgeno de Wright kun la eĥilo Binson

Lian ludon influis ĵazo, ĉefe Miles Davis kaj John Coltrane, kaj klasikaj verkoj de Bach kaj Beethoven. Dum la 70-aj jaroj, li ŝatis aŭskultadi la tiamajn Progresivrokajn grupojn, kun prefero por Genesis. Por sia albumo Broken China, li dungis muzikistojn antaŭe dungitajn de Peter Gabriel dum lia soloa kariero.
Wright ne mem-konsideris kiel verkisto: multaj komponaĵoj de Pink Floyd subskribitaj aŭ kunsubskribitaj de li ekestis el improvizaĵoj pri kiuj liaj samgrupanoj entuziamiĝis. Li deklaris: "Mi kontentiĝas ludante, sen vere pripensi pri tio kion mi faras, mi nur lasas tion okazi."[15]

Aparataro[redakti | redakti fonton]

La Hammond-orgeno de Wright, kiu aperas en la filmo Pink Floyd: Live at Pompeii.

La unua preferata muzikilo de Richard Wright ĉe Pink Floyd estis la Farsifa-orgeno[16], kiun li konektis al eĥilo Binson por krei apartan sonon[17]. Li ĉesis uzi ĝin post The Dark Side of the Moon kaj denove uzis ĝin por la albumo de Gilmour On an Island.
Li ankaŭ ŝatis uzi pianon kaj Hammond-orgenon kaj kelkfoje uzis melotronon.[18]
Li komencis uzi sintezilojn dum la 70-aj jaroj, precipe la EMS VCS3, la ARP String Ensemble kaj la Minimoog. Ekde la turneo de A Momentary Lapse of Reason, li uzis ciferecajn sintezilojn Kurzweil[19].
Diversokaze, Wright uzis multajn aliaj klavarajn muzikilojn, kies klaviceno, celesto, vibrafono kaj harmoniumo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Kun Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Soloa kariero[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nick Mason, Inside Out : A personal history of Pink Floyd, Eldonoj Orion, 2004 (ISBN 978-0-297-84387-0), p.16.
  2. Nick Mason, Inside Out : A personal history of Pink Floyd, Eldonoj Orion, 2004 (ISBN 978-0-297-84387-0), p.18
  3. Nick Mason, Inside Out : A personal history of Pink Floyd, Eldonoj Orion, 2004 (ISBN 978-0-297-84387-0), p.17
  4. Nick Mason, Inside Out : A personal history of Pink Floyd, Eldonoj Orion, 2004 (ISBN 978-0-297-84387-0), p.107
  5. Povey, Glenn (2007). Echoes : The Complete History of Pink Floyd. 3C Publishing. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.270
  6. "Performance at Leicester Odeon for Remember That Night DVD Launch". Neptunepinkfloyd.co.uk. Konsultita la 30-an de junio 2014.
  7. Glenn Povey, Pink Floyd, Eldonejo Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7), p.340.
  8. Glenn Povey, Pink Floyd, Eldonejo Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7), p.340.
  9. "Richard Wright: Keyboard player with Pink Floyd". The Independent, la 17-an de septembro 2008, konsultita la 18-an de aŭgusto 2015
  10. Lawrence Goldman, « Wright, Richard William [Rick] (1943–2008) », en Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2012 (Legi rete arkivo
  11. "At home with Gala Wright". London Evening Standard. Konsultita la 21-an de aŭgusto 2015.
  12. Youngs, Ian (15 September 2008). "Entertainment | Obituary: Pink Floyd's Richard Wright". BBC News. Konsultita la 20-an de aŭgusto 2015
  13. Amende, Coral (2000). Rock Confidential. Plume. p. 162. ISBN 978-0-452-28157-8.
  14. ^ "SP review: Elton John wins over Saskatoon". Canada.com. 16 September 2008. Retrieved 30 June 2014
  15. « Rick Wright – Interstellar Overdrive », The Independent,‎ 19-a de septembro 2008 (legi rete , arkivo, konsultita la 17-an de aŭgusto 2014)
  16. Rob Chapman, Syd Barrett and British Psychedelia: Faber Forty-Fives: 1966–1967, Faber & Faber, 2012 (ISBN 978-0-57129-676-7), p.32
  17. « Rick Wright – Interstellar Overdrive », The Independent,‎ 19-a de septembro 2008 legi rete (arkivo, konsultita la 17-an de aŭgusto 2014)
  18. Walter Everett, The Foundations of Rock: From "Blue Suede Shoes" to "Suite: Judy Blue Eyes", Oxford University Press, 2008 (ISBN 978-0-19029-497-7), p.111 kaj 136
  19. « Behind Pink Floyd », Sound on Sound,‎ septembro 1994 (legi rete arkivo, konsultita la 21-an de aŭgusto 2015)