Richard Wright (aŭtoro)
| Richard Wright | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Richard Nathaniel Wright | ||||
| Naskiĝo | 4-an de septembro 1908 en Natchez | ||||
| Morto | 28-an de novembro 1960 (52-jaraĝa) en Parizo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) Grave of Wright (en) | ||||
| Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Ĉikago • Parizo vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Lanier High School (en) | ||||
| Partio | Komunisma Partio de Usono (1933–1945) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patrino | Ella Wilson Wright (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto novelisto verkisto aŭtobiografo romanisto dramaturgo | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado, prozo, novelo, poezio kaj nefikcia literaturo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Uncle Tom's Children ❦ Native Son ❦ Black Boy ❦ The Outsider vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Richard Nathaniel WRIGHT (naskiĝis la 4-an de septembro 1908 en Roxie, Misisipio ; mortis la 28-an de novembro 1960 en Parizo) estis usona verkisto de romanoj, noveloj kaj politika nefikcio. Granda parto de lia verkado traktas temojn pri raso kaj rasismo, precipe la historiajn cirkonstancojn de afrik-usonanoj, kaj lia verkado helpis redifini diskutojn pri rasaj rilatoj en Nordameriko meze de la 20-a jarcento. [1]
Unu el la plej signifaj afrik-usonaj verkistoj, li estis ankaŭ nomita "nigra knabo", precipe post la publikigo de samnoma aŭtobiografia romano. Kiel ĉe verkistoj, kiuj prenis frontan pozicion, multaj el liaj libroj estis polemikaj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]
Kvankam liaj gepatroj naskiĝis liberaj post la fino de la Usona Enlanda Milito, la geavoj de Wright naskiĝis en sklavecon. Li naskiĝis la 4-an de septembro 1908, sur plantejo proksime de Natchez ĉe la rivero Misisipo, kie li pasigis la unuajn jarojn de sia vivo. La familio frue disiĝis, kaj lia patrino kaj infanoj translokiĝis al Jackson por vivi kun ŝiaj gepatroj. Post fino de la 9-a klaso, Wright forlasis la lernejon por subteni sian patrinon kaj pli junan fraton. La publikigo de la unua rakonto de la deksesjara aŭtoro en loka gazeto konfirmis lian intencon fariĝi verkisto. En 1927, Wright translokiĝis al Ĉikago, laboris kiel lavisto, liverknabo, portisto, komizo, kaj estis memedukita. [2]
En 1932, li aliĝis al la John Reed Klubo, proksimiĝis al la komunistoj. En 1942, Wright forlasis la Komunistan Partion. En 1944, li publikigis la eseon " Mi Provis Esti Komunisto ", en kiu li klarigis kiel li rompis kun ĝi.
Inter 1948 kaj 1950 li estis inkludita en la Holivuda Nigra Listo.
En 1946, Wright estis invitita al Francio. Lia sperto en Eŭropo, kie li estis vidata ne kiel malsupera nigrulo sed ĉefe kiel usonano, konvinkis lin translokiĝi al Francio por ĉiam; li neniam revenis al Usono. [3]
En Parizo, Wright renkontis la afrik-usonanajn aŭtorojn Chester Himes kaj James Baldwin, kiuj ankaŭ elmigris al Francio. Kvankam lia rilato kun Himes estis bona, baldaŭ disvolviĝis konflikto inter Wright kaj Baldwin. Por la pli juna Baldwin (kiu ankaŭ estis samseksemulo, kio kaŭzis pliajn streĉiĝojn), temis pri liberiĝo de la literatura "patra figuro" Wright unuflanke, kaj aliflanke, li konsideris liajn verkojn kiel malmodernan formon de protesta literaturo, kiu ne plenumis liajn estetikajn normojn tiutempe.
Dum la 1950-aj jaroj, Wright vojaĝis vaste, inkluzive al Afriko kaj Azio, kaj publikigis kelkajn politikajn kaj sociologiajn tekstojn. [4] En 1954, Wright kreis la sloganon de la 1960-aj jaroj, *Nigra Potenco*, laŭ de li publikigita samnoma verkaĵo. La verkaĵo traktas la sendependecajn luktojn de la afrikaj kolonioj, precipe Ganao (tiam la brita kolonio de la Ora Marbordo).
En 1951, en la eŭropa filmadapto de sia ĉefa verko, Native Son, li ludis la ĉefrolulo, Bigger Thomas.
En 1958, li publikigis la romanon *The Long Dream*, dediĉita al la formado de la personeco de junaj nigruloj en la Usona Sudo en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. [5]
Verkado
[redakti | redakti fonton]Lia unua serioza verko, libro de rakontoj "Uncle Tom's Children" (1938), ricevis la premion de la revuo Story. En 1939, Wright ricevis Guggenheim-stipendion, kiu permesis al li verki la romanon Native Son (1940) kaj la aŭtobiografian romanon Black Boy (1945). Ĝia daŭrigo, American Hunger, estis publikigita postmorte nur en 1977. [6]
La ekzistadisma romano de Wright, *The Outsider*, estis publikigita en 1953, kaj *Savage Holiday*, lia sola romano kun blankaj protagonistoj, estis publikigita en 1954. Ambaŭ libroj ne estis tre sukcesaj.
Kun sia enkorpigo de perforto kiel fundamenta konstanto de la usona vivo kaj sia absolutigo de la senigo kaj sufero de nigruloj, * Native Son* estas ĝenerale rigardata kiel unu el la plej senkompromisaj bildigoj de rasaj temoj en la afrik-usona literaturo. La juna protagonisto *Bigger Thomas* estas formita de mondo de perforto, al kiu li mem povas reagi nur per blinda perforto. Kiel murdinto, li estas ĉasata kiel sovaĝa besto kaj kondamnita al morto en ŝajnproceso. Kvankam *Bigger Thomas* estas akompanata de du komunistoj, kiuj provas igi lin kompreni, ke li mem fariĝis nur viktimo de sociaj kondiĉoj, la romano finiĝas per la radikale ekzistadisma konfeso de la protagonisto, ke lia ago donas sencon al lia vivo. Farante tion, Wright samtempe distancigas sin de la komunisma doktrino. La aŭtobiografia romano * Black Boy*, kiu estas konsiderata unu el la plej kortuŝaj aŭtobiografioj en la afrik-usona literaturo, ankaŭ karakteriziĝas per ekzistadisma sinteno. La malfrua verkaro de Wright, en kiu li prilaboris siajn spertojn en renkontoj kun Eŭropo, Afriko kaj Azio en romanoj, mallonga prozo, poemoj kaj skribaĵoj, igis lin spirita patrofiguro de afrik-usona socia realismo kaj fondis skolon al kiu, kun William Attaway, James Baldwin, Ralph Ellison, Chester Himes kaj multaj aliaj aŭtoroj, preskaŭ tuta generacio de verkistoj estis proksima, almenaŭ por limigita tempo.
En la lastaj jaroj de lia vivo, Wright fariĝis ŝatanto de la japana poezia formo hajko kaj verkis pli ol 4 000 tiaj mallongaj poemoj. En 1998 libro estis eldonita (Haiku: This Other World, Hajko: Tio ĉi Alia Mondo) kun 817 el liaj propre preferataj hajkaĵoj. Multaj de ĉi tiuj haiku havas edifan kvaliton traktante personan akcepton de soleco, morto kaj la fortoj de naturo. Menciindas ke, Wright ankaŭ estis unu el la unuaj usonaj verkistoj, kiuj laboris en la ĝenro hajko.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Uncle Tom’s Children: Four Novellas. 1938.
- Bright and Morning Star. 1938.
- Uncle Tom’s Children: Five Long Stories. 1940.
- Native Son. 1940
- Fire and Cloud. 1940.
- 12 Million Black Voices: A Folk History of the Negro in the United States. 1941.
- Black Boy. 1945.
- The God that Failed. Hrsg. von Richard Crossman. Hamilton, London, 1950.
- The Outsider. 1953.
- Black Power: A Record of Reactions in a Land of Pathos. 1954.
- Savage Holiday. 1954.
- The Color Curtain: A Report on the Bandung Conference. 1956.
- Pagan Spain. 1957.
- White Man, Listen! 1957.
- The Long Dream. 1959.
- Eight Men. 1961.
- Lawd Today. 1963.
- American Hunger. 1944 (publikigita el la heredaĵo en 1974).
- The man who lived underground. Library of America, New York, 2021, ISBN 978-1-59853-676-8
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Richard Wright. Alirita October 29, 2019 .
- ↑ Richard Nathaniel Wright (1908–1960). Alirita September 30, 2016 .
- ↑ Richard Wright Biography. Alirita September 30, 2016 .
- ↑ Gao, Yunxiang. (2021) Arise, Africa! Roar, China! Black and Chinese Citizens of the World in the Twentieth Century. Chapel Hill: University of North Carolina Press, p. 38. ISBN 9781469664606.
- ↑ Say Hello To Richard Wright. PBworks. Alirita October 30, 2019 .
- ↑ Wright, Richard. (2015) Byline, Richard Wright: Articles from the Daily Worker and New Masses. Columbia: University of Missouri Press. ISBN 978-0826220202. OCLC 867020649.

