Richmond (Virginio)
Richmond aŭ Riĉmondo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato), kie ĝi estas la ĉefurbo de Virginio. Kiel aliaj urboj de Virginio, Riĉmondo estas sendependa urbo, ne parto de iu kantono.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 37° 32′ N 77° 26′ U / 37.533 °N, 77.433 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 32′ N 77° 26′ U / 37.533 °N, 77.433 °U (mapo)
- Areo: 162 km²
- Loĝantaro: 208.833 (en 2012)
- Supermara alteco: 46 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 23173, 23218–23242, 23249–23250, 23255, 23260–23261, 23269, 23273–23274, 23276, 23278–23279, 23282, 23284–23286, 23288–23295, 23297–23298, 23221, 23225, 23226, 23220
- Telefonkodo: 804
Geografio
Riĉmondo situas sur ebenaĵo laŭ navigebla rivero al la maro en la orienta landparto de Usono, en la meza (iom orienta) parto de la subŝtato. Vaŝingtono troviĝas 158 km.
Historio
En la nuna Riĉmondo la plej frue indianoj vivis. Britaj ŝipistoj alvenis en 1607 kaj ili metis krucon tien. Post jaroj alvenis koloniuloj, nature ili batalis kontraŭ la indianoj. La loko estis produktejo de tabako, komercejo de feloj. Richmond estis fondita en 1737, ĝi urbiĝis en 1742 kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la kolonio en 1780. Tiutempe oni komercadis ankaŭ per sklavoj. Dum la Usona Milito de Sendependeco tie okazis grava parolado. En 1781 britaj soldatoj bruldetruis la urbon. La urbo tuj rekonstruiĝis kaj ĝi iĝis grava industria centro. En 1862 armeo de Nordo ne povis okupi Riĉmondon, sed tio sukcesis post 3 jaroj. Tiutempe la fervojo kaj kanalo helpis la trafikon, eĉ en la urbo troleo trafikis. En 1968 universitato estis kreita.
Klimato
Riĉmondo situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1107 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj malkulminas en februaro.
Trafiko
El Riĉmondo kuras aŭtovojoj al Virginia Beach, Alexandria (Virginio), Charlottesville, Petersburg, fervojoj kuras al 4 direktoj, ekzemple al Norfolko (Virginio). La urbego havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Olsztyn, Pollando
- Ŝablono:Flagicon iama Richmond (nun parto de Londono), Britio
- Ŝablono:Flagicon Saitama, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Uijongbu, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Windhoek, Namibio
- Ŝablono:Flagicon Ĝengĝoŭo, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Ségou, Malio
Famuloj
- en Riĉmondo naskiĝis:
- en Riĉmondo mortis:
Eksteraj ligiloj
greke http://www.richmondgov.com greke http://www.ci.richmond.va.us greke http://www.noaa.gov greke http://scholar.lib.vt.edu/theses/available/etd-05262005-132441
|