Rickenbach TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rickenbach TG
Blazono de Rickenbach
Blazono de Rickenbach
Preĝejo de Rickenbach TG
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 721519 / 256715 (mapo)47.459.05Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 3′ O; CH1903: 721519 / 256715 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2451
Areo 1,6 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9532
Komunumkodo 4751
Mapo de Rickenbach
vdr

Rickenbach TG (la mallongigo TG signifas Kantono Turgovio kaj estas uzata por distingi la komunumon de aliaj lokoj kun sama nomo) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 451 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rickenbach, kiu ankaŭ estas nomita Rickenbach ĉe Wil respektive Rickenbach apud Wil (en la germana lingvo Rickenbach bei Wil) situas en la Malantaŭa Turgovio sude de la sanktgala urbo Wil. Rickenbach hodiaŭ estas kvazaŭ antaŭurbo de Wil. Tra la komunumo fluas la rivereto Alpbach, kiu oriente de ĝi alfluas al Turo. En okcidento Turo formas la limon komunuman kaj ankaŭ kantonon. Ĉar en Kantono Turgovio estas multe pli liberaj leĝoj por la malfermado de vendejoj ol en Kantono Sankt-Galo, en la vilaĝo Rickenbach ekzistas relative multaj grandaj vendejoj, kiuj profitas de la pli longaj malfermhoroj ol en la najbara urbo. Pro sia ligiteco al Wil kaj ankaŭ la bonaj konektoj al Vinterturo, Zuriko kaj Sankt-Galo la komunumo en la lastaj jaroj enorme kreskis kaj ankaŭ aktuele ekzistas granda konstruaktiveco.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Nur en oriento Rickenbach limas al turgovia komunumo nome Wilen. En nordo la komunumo limas al Wil, en okcidento al Jonschwil kaj en sudo al Kirchberg (cĥiuj tri en Kantono Sankt-Galo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la loka buso numoro 732 Rickenbach atingeblas en 10 minutoj ek de la stacidomo de Wil SG. Richeknbach situas ĉe la ĉefstrato de Togenburgo al Wil kaj havas ĉe la limo al Wil rektan aliron al la aŭtoŝoseo A1 de Zuriko tra Vinterturo al Sankt-Galo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rickenbach estis la unuan fojon skribe menciita en la Dokumento de Henau en la 6-an de aŭgusto 754 kiel Richinbach. Per la dokumento la bienposedanto Rotbald zu Henau legacis al la Monaĥejo Sankt-Galo signifan havaĵon en Rickenbach.

La hodiaŭa politika komunumo Rickenbach estis kreiita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1988 post disiĝo de la lokkomunumo Wilen de la lokkomunumo Rickenbach kaj posta kunigo de la lokkomunumo kun la municipkomunumo Rickenbach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]