Kirchenthurnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ried (Kirchenthurnen))
Kirchenthurnen
Blazono de Kirchenthurnen
Blazono de Kirchenthurnen
Blazono de Kirchenthurnen
Kirchenthurnen
Kirchenthurnen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 24″ N 7° 30′ 6″ O / 46.82333 °N, 7.50167 °O / 46.82333; 7.50167 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 24″ N 7° 30′ 6″ O / 46.82333 °N, 7.50167 °O / 46.82333; 7.50167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 273
Areo 1,25 km²
Alteco 612 m super marnivelo
Poŝtkodo 3128
Komunumkodo 0873
Mapo de Kirchenthurnen
Mapo de Kirchenthurnen
Mapo de Kirchenthurnen
vdr


Kirchenthurnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kirchenthurnen situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo de la valo de la rivero Gürbe, proksimume 15 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kirchenthurnen, kie troviĝas la nomndona preĝejo, kaj la setlejoj Bächli, Gassmatt, Grund, Moos, Mösli, Stockere kaj Ried.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,25 km², de kiuj 10,4% estas kovritaj de arbaro, 77,6% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kirchenthurnen limas en okcidento kaj nordo al Rümligen, en nordoriento al Gelterfingen, en oriento al Mühledorf, en sudo al Mühlethurnen, kaj en sudokcidento al Riggisberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Kirchenthurnen pasas en la valo la kantona ĉefvojo n-ro 230 de Belp al Steffisburg kaj paralele proksimume 70 metrojn super la valfundo la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Kaufdorf tra Riggisberg kaj Schwarzenburg al Friburgo. Okcidenten krome kontukas la vojo n-ro 1222 al Mühledorf BE. La komunumo ne disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Belp al Steffisburg, kiu pasas tra la komunuma teritorio. La plej proksimaj stacidomoj situas en distanco de 2 kilometroj norde en Kaufdorf kaj sude en Mühlethurnen. Al la plublika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Toffen al Riggisberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo, kiu ĝis 1860 nomiĝis Thurnen, estis la unuan fojon menciita en la jaro 1228 kiel Tornes. En la gruzominejo en Ried estis trovitaj tombejoj el la Hallstatt-epoko kun tombodonoj. La bienposedo kaj la senjoraj rajtoj en la 14-a jarcento apartenis al la nobele berna famiio de Blankenburg. La familio de Blankenburg koncedis la havaĵon, voktadon kaj eklezian interezon en la jaro 1343 al la Monaĥejo Interlaken kaj fondumis en la jaro 1349 la katarinan kaplanejon, pri kiu en la jaro 1464 estiĝis disputo kun Interlaken. Ek de la jaro 1388 la alta jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo de Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]