Rifegreto
Blanka formo
Malhela formo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Egretta sacra (Gmelin, JF, 1789) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
2 subspecioj, vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rifegreto[mankas fonto] aŭ rifa egretardeo[1], ankaŭ konata kiel Pacifika rifegreto[mankas fonto] aŭ Orienta rifegreto[mankas fonto] (latine Egretta sacra), estas birdospecio de la familio de ardeedoj. Ili troviĝas en multaj areoj de Azio inklude la oceanajn regionojn de Barato, Sudorienta Azio, Koreio, Japanio, Ĉinio, Polinezio, Mikronezio, Novgvineo, Nov-Kaledonio kaj en Aŭstralio, Tasmanio kaj Novzelando. Ilia kutima habitato estas marbordoj, manglejoj, estuaroj ĉu en saletaj aŭ salakvaj areoj. Ili povas kunvivi en grupoj aŭ resti solece kun la partnero.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Pelecaniformes - pelikanoformaj
- Ardeidae - ardeedoj
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Egretta sacra (Gmelin, JF, 1789) - rifa egretardeo
- Egretta sacra sacra (Gmelin, JF, 1789)
- Egretta sacra albolineata (Gray, GR, 1859)
- Egretta sacra (Gmelin, JF, 1789) - rifa egretardeo
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Ardeidae - ardeedoj
Oni konas du subspeciojn de Egretta sacra:[3]
- Egretta sacra sacra (Gmelin, 1789) - marbordoj de Sudorienta Azio, Malaja Insularo, Oceanio kaj Aŭstralazio
- Egretta sacra albolineata (Gray,G.R., 1859) - Nov-Kaledonio kaj Lojaleca insularo
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Rifegretoj estas mezgrandaj ardeoj, kiuj estas 57 al 66 cm longaj. Ili havas enverguron de 90 al 110 cm kaj atingas averaĝe pezon de 400 g.
La specio montras ne kutiman, ne-seksan dimorfismon, ĉar kelkaj membroj havas tute blankan plumaron kaj aliaj (plejaj) estas karbo-grizaj. Tialo por la kolorvario aŭ "morfo," estas nekonata, kvankam oni supozas rilaton al kamuflado. La procento de ĉiu morfo varias geografie. Blankaj morfoj loĝas nur en areoj kun koralaj rifoj.[4]
Rifegretoj havas tre mallongajn, flavajn krurojn, kaj gorĝoj kaj mentonoj de la griza varianto estas markataj de mallarĝa, blanka stribendo. Ili havas brunajn bekojn, orflavajn okulojn kaj la ĉirkaŭaj areoj de ties vizaĝoj estas normale kun verdecaj al flavaj nuancoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Ties manĝo formiĝas hegemonie el varioj de ocean-bazaj fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj.
Tiu specio reproduktiĝas la tutan jaron en kolonioj en ĝangalo, inter palmoj kaj mangrovoj aŭ en kavaĵoj de malnovaj konstruaĵoj. La ino demetas 2 al 3 helverdecbluajn ovojn en nestoj konstruitaj el branĉoj kaj floroj en arboj aŭ arbustoj. Maskloj kaj inoj kunrespondecas pri kovado. Ili normale havas kovoperiodon de 28 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj havigas proksimume 5 semajnojn de subtenon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
- ↑ (1991) “Geographical Variation of the Plumage Polymorphism in the Eastern Reef Heron (Egretta sacra)”, The Condor 93 (2), p. 383–389. Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-05. Alirita 2012-10-19 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-05. Alirita 2012-10-19 .
- BirdLife International (2008). Egretta sacra. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 9a de februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- Riffreiher el la german-lingva Wikipedia. Konsultita la 6an de aprilo, 2006, kaj enhavante internajn referencojn:
- 1974: Bruce Campbell, "The Dictionary of Birds in Colour", George Rainbird Ltd., London.
| ||||||||||||||||||



