Rifuĝburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rifuĝfortikaĵo)
rekonstruita slava rifuĝburgo Raddusch (Luzacio)

Rifuĝburgo (aŭ kamparana burgo) estas burgsimila defendkonstruaĵo, plej ofte ĉirkaŭita de remparoj, kiu ne estis daŭre loĝata, sed servis al la loka loĝantaro kiel rifuĝejo en kazo de danĝero.

Historio[redakti | redakti fonton]

supozebla fuĝurgo: burgo „Krimmelburg“ en Elm kiel parto de la defendkonstruaĵo Reitling

En Eŭropo estis multaj remparinstalaĵoj (plej ofte kun diametro de pli ol 100 m) el la prahistoria tempo, kiuj servis supozeble kiel rifuĝburgo. De la romiaj verkistoj, interalie de Caesar oni konas oppidum, la rifuĝburgoj de la gaŭloj. Similajn konstruaĵojn de ringrempuroj konstruis ankaŭ la diversaj ĝermanaj kaj slavaj popoloj. La slavaj popoloj konstruis rifuĝburgojn eĉ ĝis la mezepoko. Tiaj instalaĵoj havas la nomon remparburgo. La konstruelementoj estas tero, sed ankaŭ ligno kaj ŝtonoj.

Grandparte ili ne havis turojn, parte ili havis tursimilajn konstruaĵojn (rigardu artikolon burgo Bennigs). Ankaŭ dum mezepoko la lokaj kamparanoj konstruis similajn burgojn. Ili protektis la lokanojn kontraŭ marodantaj militbandoj. La tiel nomataj kamparanaj burgoj malsimilas al la burgoj de la nobelol. Ofte ili nur estas terremparoj kun lignaj palisadoj sur altaĵo, kiu taŭgas por defendi sin.

Ankaŭ la mezepokaj defendkirkoj kaj kirkburgoj servis kiel rifuĝburgoj. Ili estas vilaĝaj kirkoj, sed en tempo de minaco la vilaĝanoj fuĝis tien. La muro de la kirka korto, kiu servis kiel tombejo, ricevis formon de defendmuro kaj la preĝeja turo havis defendfunkcion.

Rifuĝburgoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

Rifuĝburgoj en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]