Rifuĝinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rifuĝintoj)
Jump to navigation Jump to search
La islama Rohinja popolo (rohin. ﺭُﺍَࣺﻳﻨڠَ = Ruáingga, mjan. ရိုဟင်ဂျာ  = rui.hang.ja, beng. রোহিঙ্গা = rohingga) pro religiaj motivoj esits forpelita el Mjanmao. Ili fariĝis rifuĝintoj en Bangladeŝo.

Rifuĝinto estas persono, kiu estis devigata forlasi sian landon pro naturaj katastrofoj, militoj kaj politikaj konfliktoj kaj kiu ne plu kapablas aŭ pretas peti la protekton de tiu lando, timante persekutadon pro sia raso, religio, nacieco, politika opinio aŭ sia apartenanta al socia grupo laŭ leĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1951, nomata Konvencio rilate al la statuso de rifuĝintoj[1].

Ekzistas ankaŭ mediorifuĝintoj kaj ekonomiaj rifuĝintoj, kiuj memvole forlasas sian landon, ekzemple ĉar la ekonomiaj vivkondiĉoj ne plu eblas vivteni sin.

Se la rifuĝinto moviĝas landinterne, oni parolas pri internaj rifuĝintoj (forpelitaj homoj). Ilia nombro superis en 2005 la 25 milionojn. En somero 2015 la nombro de rifuĝintoj por la milito en Sirio kaj la daŭre malfacilaj vivokondiĉoj en Afriko atingis dimension, kiu eĉ superis la rifuĝokatastrofon dum la Dua Mondmilito. En oktobro 2015 la UN taksis la kvanton da rifuĝintoj je pli ol 60 milionoj da homoj.

Rifuĝintoj ofte veturas al alia lando kaj tie petas azilon : ili estas azilpetantoj[2]. Multaj landoj kiuj akceptas rifuĝintojn postulas ke tiuj klopodu ensociiĝi inter alie lernante la nacian lingvon por povi funkcii en la adopta lando.

Rifuĝintoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la Universala Kongreso en Lisbono (2018, Portugalio) estis prezentitaj pluraj projektoj, inkluzive de propono instrui legadon per Esperanto al virinaj rifuĝintoj en Turkio[3] pere de signifoplenaj, sed facilaj tekstoj[4]. Aliaj esperantistoj ĝemeligis sian lokan esperanto-grupon al rifuĝintoj aŭ jam instruis Esperanton al rifuĝintoj en azilcentro kiuj tion deziris kaj ŝatis. Rifuĝintoj ofte dumtage enuiĝas atendante dum monatoj kaj ofte jaroj la decidon pri sia rajto loĝi en la alvenlando aŭ en pli fora lando[3].

'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo de Calais, Francio.
'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo de Calais, Francio.

En diversaj periodoj konataj kaj malpli konataj esperantistoj lernis la lingvon kiel rifuĝantoj kaj sukcesis tion fari interalie ĉar ili havis tempon. Ekzemploj estas la hispanoj kiuj pasigis jarojn en la francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito aŭ rifuĝintoj en malliberejo en Siberio, en Hungario kie István MÓROCZ, kiu estis esperantista rifuĝinto, Afganio kie Tereza Kapista instruis en tendaro Esperanton al rifuĝintoj[5] kaj Hejdar Raŝidi en 2003 fondis Afganan Esperanto-Klubon (AFESPO) en Maŝhado helpe de afganaj rifuĝintaj gejunuloj[6][7][5], en Bosnio kie en 1999 ankaŭ iuj Esperantistoj mem fariĝis viktimoj kaj oni kunlaboris kun la hispana organizo 'Espero'[8] por subteni, en Burundo[5], en Tanzanio kie Lutombo Yogolelo kaj almenaŭ dek aliaj rifuĝintoj en 1989 lernis Esperanton[9]. Interkultura Centro Herzberg bonvenigas al siaj agadoj ankaŭ rifuĝintoj[10] aŭ organizis ekzemple artekspozicion de rifuĝinta pentristo[11] kiu vizitas la lokan Esperanto-klubon. En Pollando en 2009 virino el pola Centro por Rifuĝintoj telefonis kaj petis helpon en Esperanto nome de 30-persona grupo de kartveloj, kiuj fuĝis el Kartvelio pro la tiea militostato, kaj forlasinte ĉion alvenis en Pollando[12]. Esperantistoj pere de E@I kunlaboris al la multlingva retejo deutsch.info sur kies paĝoj troviĝas ankaŭ informoj por rifuĝintoj en 19 elekteblaj lingvoj[13].

Kvankam okazis ke la araba ekzemple estis la komunika lingvo inter rifuĝintoj el trideko da landoj, ne ĉiuj rifuĝintoj komprenis la araban dum eksterlandaj helpantoj ofte uzas la anglan aŭ lokan lingvon (ekzemple la francan en la iama rifuĝejo de Calais)[3] la helporganizojn ne sufiĉe konsideras la fakton, ke la homoj al kiuj la helpo estas direktata, ĉi kaze la rifuĝintoj, ne povas efike reagi, ĉar ili ne regas la lingvojn uzatajn de tiuj organizoj[14] aŭ la lingvojn de la alvenlandoj.

Esperantistoj estas ankaŭ implektitaj en agado kadre de UNITED for intercultural action[15] (UNITED por Interkultura Agado), kiu ekde 1993 registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigitaj politikoj de iuj eŭropaj landoj.

Rainer Kurz, germana esperantisto, kun kvar studentoj de la Universitato de Hohenheim estas kreintoj de interreta merkatejo por rifuĝintoj kaj entreprenoj kiuj ŝatas dungi rifuĝintojn[16].

Jam ekde 2003 ekzistas en Beaumont, Belgio centro nomata Esperantomena[17][18]kiu zorgas por neplenkreskaj rifuĝintaj infanoj senakomanataj de familianoj, ĉefe tiuj kiuj estis viktimoj de homa kontrabando. Poste aperis en Belgio plia centro en Belgio kun esperanta nomo : SOS Infanvilaĝo Hejmo[19], kiu ankaŭ estas domo kiu okupiĝas kun rifuĝintaj gejunuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj ...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[20].

Kuniri estas kudra metiejo kun nomo en Esperanto[19] en kiu rifuĝintoj povas kreeme implementi siajn proprajn skizo-ideojn kun profesia subteno por krei modon kiu dezajne ligas la malsamajn etnajn fonojn de sia studentaro kaj de siaj dezajnistoj[21].

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Artikolo Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario: Monda Tago de Rifuĝintoj 2018, UNesperante, la 20-an de junio 2018.

Artikolo de René Wadlow : Rifuĝintoj kaj migrantoj, Monda Solidareco, nro 117 - Junio - Julio 2016

Jutubo, Rainer Kurz : "Laboro por rifuĝintoj"-iniciato - prelego ĉe Germana Esperanto Kongreso

Artikolo de Javier Alcalde : Per Esperanto por la rifuĝantoj” en la novaĵretejo “La Balta Ondo" (decembro 2017)

Artikolo de Robert Nielsen : La Rifuĝintaj Krizo: Nova Nomo, Malnova Rakonto, blogo Teo kaj Libroj

Artikolo de Severino Matenruĝo : Pri esti blanka GLATulo inter rifuĝintoj aŭ: Kiel defendi la okcidenton kontraŭ islamigado , blogo Egalecen, oktobro 2015.

Artikolo de Luc Toni : Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj, blogo de Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj (BEJO)

Artikolo de Antonio De Salvo : Rifuĝintoj, Esperanto-Vivo, la 20-an de Junio 2017.  

Opinio, A.J. Penk : La rifuĝintoj ne estas rifuĝintoj!, ĉina Esperanto Forumo, sept. 2017.

(angla) EUROPA, An Illustrated Introduction to Europe for Migrants and Refugees (Ilustrita enkonduko al Eŭropo por migrantoj kaj rifuĝantoj). Tekstoj en la angla, franca, araba kaj persa (PDF-bitlibro kiu estis iniciato fare de internacia grupo de fotistoj kaj ĵurnalistoj kiuj raportis ambaŭ pri la rifuĝintokrizo en Eŭropo kaj pri la multaj problemaj kuntekstoj i.a. militaj situacioj trans la Mezoriento, Azio kaj Afriko kiuj estigas la migradofluojn en la 21-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj kiuj instruas lingvojn al rifuĝintojn

Migrado

Lingvoj kaj migrado

Ekologia migrado

Palestinaj rifuĝintoj

Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj

Senlandlimisma reto

SOS-Infanvilaĝoj

Eŭropa migra krizo (rifuĝantoj kaj migrantoj formas ekzilitojn)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de UNHCR (Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj)

(angla, rusa, germana, hispana, franca) UNITED for intercultural action

The Lost Boys of Sudan (libro pri la perditaj knaboj de Sudano)

Esperantomena

Kuniri

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) "UNHCR - Refugees", unhcr.org, 2012.
  2. (angla) "USCIS - Asylee", uscis.gov, 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 AIKo, Per Esperanto por la rifuĝantoj, La Balta Ondo, la 12-an de decembro 2017.
  4. Javier Alcalde, Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun ?, revuo Esperanto, p. 176, nro 1327(9), septembro 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton, Libera Folio, la 27-an de decembro 2008.
  6. (angla) Korespondpetoj i.a. de rifuĝintoj el Afganio, Esperanto USA, 2/2002
  7. Dimitrije Janicic, Intervjuo: Tereza Kapista - konatiĝo kun diversaj homoj kaj landoj, Ipernity, la 27-an de februaro 2009.
  8. Helpo al rifuĝintoj de Kosovo, Esperanto-ligo de Bosnio kaj Hercegovino.
  9. Letero de Yogolelo aperinta en la rubriko Caritas, Nova Sento 5, revuo de la itala sekcio de IKUE.
  10. Novaj kursanoj kaj klubanoj, Esperanto-urbo
  11. Ekspozicio de siria rifuĝinto en Herzberg am Harz
  12. En rifuĝintejo, ĉe la limo de EU L'Utopia Presejo, 2009.
  13. (multlingva elekto) Informoj por rifuĝintoj, deutsch.info
  14. Unuiĝintaj Nacioj kaj tradukado, UNesperante, la 11-an de novembro 2017.
  15. Noto : Eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj en subteno de migrantoj, rifuĝantoj kaj malplimultoj.
  16. (angla, germana, iom araba) Rainer Kurz, Jobs for refugees/Jobs für Flüchtlinge ( trovi dungadon por rifuĝintoj)
  17. (franca) http://www.esperantomena.org/
  18. (franca) Esperanto, un cocon sûr et chaleureux pour les victimes de la traite (Esperanto, kokono sekura kaj korega por la viktimoj de la homa kontrabando), Alter échos n°285-286, p. 38, la 10-an de Decembro 2009.
  19. 19,0 19,1 (nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red. Yves Nevelsteen, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.
  20. (nederlanda) Opvanghuis Hejmo, SOS-Infanvilaĝoj,
  21. (germana) Textilien als Ausdruck der Kulturen: Dein Design ist gefragt, ABOUT YOU Design Wettbewerb, la 26-an de Majo 2016.