Rigardante Malantaŭen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardante Malantaŭen
en la jaro 2000
Rigardante Malantaŭen en la jaro 2000
Rigardante Malantaŭen
en la jaro 2000
Aŭtoro Edward Bellamy
Eldonjaro 1937
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Fratos E. & M. Cohen
Paĝoj 182
vdr

Rigardante Malantaŭen en la jaro 2000 (angle : Looking Backward: 2000-1887) estas sciencfikcia romano, unue aperinta en 1888, de Edward Bellamy.

La romano estas esperantigita de C.M. Hamaker kaj eldonita de Fratoj E. & M. Cohen el Amsterdamo en 1937 [1]. Nova eldono aperis ĉe Eldonejo Bero el Roterdamo en la jaro 2005.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La romano rakontas la travivaĵojn de iu Julian West, juna usonano kiu, ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, falas en profunda, hipnot-induktita dormo kaj vekiĝas unu jarcenton kaj dek tri jarojn poste. Li trovas sin en la sama loko (Bostono), sed en komplete ŝanĝita mondo: estas la jaro 2000 kaj, dum li dormis, Usono estis ŝanĝata en socialisman utopion. La resto de la romano skizas la pensojn de Bellamy pri plibonigado de la estonteco. La plej gravaj temoj inkludas problemojn asociatajn kun kapitalismo, proponatan socialisman solvon per ŝtatigo de ĉiu industrio, la uzon de "industria armeo" por organizi produktadon kaj distribuon, same kiel por certigi liberan kulturan produktadon sub tiaj kondiĉoj.

Laŭ Erich Fromm, Looking Backward estas "unu el la plej rimarkindaj romanoj iam ajn publikigitaj en Usono [2]. Ĝi estis la tria plej granda furorlibro de sia tempo, post La Kabano de Onklo Tom kaj Ben-Hur: A Tale of the Christ (Ben Hur: Rakonto pri Kristo) [2]. Ĝi influis grandan nombron da intelektuloj, kaj aperis kuntitole en multaj el la plej gravaj marksistaj verkoj de tiu tempo. "Ĝi estas unu el la malmultaj romanoj iam ajn publikigitaj kiu preskaŭ tuj post sia apero kreis politikan amasmovadon" [3]. Nur en Usono, pli ol 162 "Bellamy Clubs" estiĝis por diskuti kaj disvastigi la ideojn de la romano [4]. Pro ĝia engaĝo al la ŝtatigo de privata posedo, tiu politika movado estis konata kiel "ŝtatismo" aŭ ŝtata kapitalismo, malsama al la politika koncepto de naciismo[5]. La romano ankaŭ inspiris plurajn utopiajn komunumojn.

Recencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bellamy montras novan vojon al vera progreso, al reala feliĉo : per forigo de la mono, per egalposedrajto por ĉiu, per egalaj devoj kaj rajtoj, per pli intima kooperado de la tuta nacio.
Li vestis siajn viziojn kaj proponojn en formo de romano. Li pentras al ni belajn perspektivojn. Sed ni devas nomi ĝin utopio de revemulo. Ĉe la homoj regas egoismo, mallaboremo, milito.
Traduko ĝenerale bona kaj flua. Kelkaj eraroj. 
— Historio de Esperanto, tria volumo, p. 949.
Citaĵo
 En la sama tempo, kiam en Eŭropo d-ro Zamenhof publikigis sian lingvon kaj skribis pri la „interna ideo“ de Esperanto, vivis en Ameriko Edward Bellamy verkinta libron pri nova ekonomia sistemo, ankaŭ bazita sur humanismo, frateco kaj internaciismo kaj en kiu li profetas la uzon de mondlingvo.

En sia verko, baldaŭ eldonota en Esp., Bellamy skizas bildon de la socio en 2000-a jaro, kiam ĉiuj anoj de la nacioj havos la samajn rajtojn sed ankaŭ egalajn devojn, kiam ne plu ekzistos senlaboreco, mizero, ekonomiaj krizoj, kiam anstataŭe la granda teknika kaj scienca progreso pruviĝos esti beno, ebliganta al ĉiu senzorgan vivon. La sistembazo estas ekonomia egaleco de ĉiuj dum la tuta vivo.

La nuntempa evoluo de tekniko kaj scienco ebligas abunde provizi la tutan homaron je ĉiuj bezonaĵoj per minimuma laboro, sed la ekzistanta ekonomio, bazata sur konkurenco, profito, nepersona mono, nekontrolata produktado ktp. kaŭzas, ke al milionoj da homoj mankas la necesaj vivrimedoj, dum aliflanke grandaj amasoj da varoj estas detruataj, ĉar ili restas nevendeblaj. La ruinigaj konsekvencoj de la nuna sistemo povas malaperi nur, se la produktado estas regulata laŭ la kolektiva bezono de la homaro, ĉiu ricevante egalan porcion kaj farante sian parton de la komuna laboro; nur tiam povos komenciĝi daŭra prospero por la tuta homaro
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.143 (jun 1937)
Citaĵo
 Lasttempe ni diversfoje havis la okazon paroli pri la fame konata verkisto Edward Bellamy. Despli ni ĝojis, kiam ni ricevis la tradukon de lia bela verko « En la Jaro 2000 ».

La romano kiu aperis sub la tito lo « Rigardante malantaŭen », meritas la atenton de ĉiuj esperantistoj. Ne nur pro la enhavo de la libro, kiun cetere la plimulto konas, sed jam nur pro ĝia belega aspekto ĝi meritas honoran lokon en niaj bibliotekoj.

Ni povas kore danki al la eldonejo E. & M . Cohen el Amsterdam , pro la fakto ke ĝi akceptis eldoni ankaŭ esperantlingvan verkaĵon, kaj ni povas gratuli ĝin plej varme, pro la maniero, laŭ kiu ĝi efektivigis sian planon. 
— Belga esperantisto n245 (jul 1937)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de Esperanto, tria volumo, p. 949
  2. 2,0 2,1 Edward Bellamy, Looking Backward 2000-1887, with a Foreword by Erich Fromm, Signet, 1960. ISBN 0-451-52412-8
  3. Vidu antaŭvorto de Fromm ĉe Looking Backward, p. vi.
  4. angle Bellamy, Edward. (2000) Looking backward: 2000-1887. Signet, p. Introduction. Walter James Miller confirms "more than 162 Bellamy Clubs".
  5. angle Edward Bellamy 1890 :What 'Nationalism' Means, The Eclectic Magazine of Foreign Literature (1844-1898); Vol. 52, No. 3 (Septembro 1890); p. 289

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]