Listo de planedoj de Star Trek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rigel la 12-a)

La fikcia universo de "Star Trek" kiu evoluis el la 1966-1969 televidserioj Star Trek , estas vasta komplekso de planedoj, organizoj kaj popoloj, kiuj kune konsistigas ekzemplon de la scienca fikcio praktiko de mondkonstruado.

A[redakti | redakti fonton]

Alfa V - planedo apenaŭ citita en epizodo Charlie X.
Ardana - planedo ano de Unuiĝinta Federacio de Planedoj, kies ĉefurbo estas flosanta urbo Stratos, kie vivas la elito de la socio, kiu vivas en lukso. Alia klaso, la troglitoj plenumas ĉiujn fizikajn laborojn kaj vivas sur la planedo, krom iuj servistoj, kiuj povas vivi en Stratos. Disruptoroj ribeliĝas kontraŭ la elito.
Argelius II - planedo kie okazas la epizodo Wolf in the Fold de originala serio. La nomo de la planedo estas evidenta referenco al Alĝerio. La vestoj de la lokanoj kaj la dekoracio aludas al arabaj moroj tielrilate. La tuta planedo estas kiel granda nokta klubo kaj ĝia ekonomio dependas de striptizejoj kaj prostitucio. La planedo estas estrita de prefekto kun helpo de profesia administranto.
Ariannus - planedo apenaŭ citita en epizodo Let That Be Your Last Battlefield.

B[redakti | redakti fonton]

Beta XII-A - planedo kie estis tre malgranda homa kolonio.
Beta Niobe I - homa nomo de planedo Sarpeidon (vidu sube).

C[redakti | redakti fonton]

Cestus III - Federacia kolonio proksime al la Gorna hegemonio atakita de la Gornoj en 2267. [1] Per posta paca traktato, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj la Gornoj dividas la planedon egale. En 2371, la kolonianoj formis bazpilkan ligon kun ses teamoj, inkluzive de la Cestus Komets kaj la Pike Urbaj Pioniroj. [2]

Ĉ[redakti | redakti fonton]

Ĉeron (angle Cheron, prononco [ĈEren]) - Planedo detruita de interna rasa milito (por pli da detaloj vidu la tekston pri la romulanoj).

D[redakti | redakti fonton]

Daran V - planedo de Unuiĝinta Federacio de Planedoj apenaŭ citita en epizodo For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky.

E[redakti | redakti fonton]

Ekos - planedo tre simila al Tero dum mezo de 20-a jarcento, kie falis kultura observanto de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj nomata John Gill. Ĝi estas najbara al loĝata planedo Zeon, al kiu ĝi faras militon. Gill respondecas pri la enkonduko de teknologio, kio signifus, ke li malpurigis Ekosan kulturon kaj malobservis la Unuan Direktivon. Gill ankaŭ enkondukas naziismon en la planedon kaj iĝis ĝian "gvidanton".

F[redakti | redakti fonton]

Fabrinia - planedo kiu estis detruita de supernovao antaŭ la komenco de nia civilizo.

G[redakti | redakti fonton]

Gamma Hydra IV: Planedo kiu havis homan setlejon, kies setlejanoj tute mortis per frua maljuneco kaŭzita de radiado.

Gamma Trianguli VI - Planedo ĉirkaŭ stelo Gamma Trianguli kun tropika klimato kaj tre riĉaj naturaj rimedoj, sed kun kelkaj danĝeroj kiel planto kiu pafas venenajn dornojn, strangaj fulmostormo kaj eksplodaj rokoj. Estas nur unu loĝata vilaĝo kun malmultaj loĝantoj. La planedo estas regata de komputilo Vaal.[3]

Genesis [Genezo] - Planedo prezentita en filmoj de Star Trek II: The Wrath of Khan kaj Star Trek III: The Search for Spock. Ĝi estas klaso M, malstabila planedo, kreita artefarite dum la furioza batalo inter Khan-Noonien Singh kaj Admiralo James T. Kirk.

Gideon - Troloĝita planedo, kies kulturo ne permesas naskokontrolon aŭ forigon al alia loko.

H[redakti | redakti fonton]

Hakan - planedo kies Konsilio ne permesis al la Unuiĝinta Federacio de Planedoj akiri dilitiumon.

J[redakti | redakti fonton]

Janus VI: planedo de Horta ulo kiu mortigis 50 ministojn kaj detruis teamojn kun forta koroda substanco reagante kontraŭ homa invado, kiu detruis milojn da ovojn por minigi vejnojn de pergio (fikcia mineralo) kaj aliaj valoraj metaloj.

K[redakti | redakti fonton]

Kapelo IV: planedo riĉa en mineraloj, loĝata de homoj kun primitiva teknologio.

N[redakti | redakti fonton]

Neural : primitiva, t.e., neindustria, mondo, loĝata de homsimilaj estaĵoj kaj de "mugatoj", estoj similaj al blankaj goriloj. La planedo estas proksima de influzono de klingonoj.

M[redakti | redakti fonton]

Makus III: planedo kie estas la homa kolonio Nova Parizo.
Marcus XII - planedo apenaŭ citita en epizodo And the Children Shall Lead.
Magna Roma - retronomo donita al planedo de epizodo Bread and Circuses, kiu montriĝas kiel la Tero, kun speco de romia kulturo kun teknologio de 20-a jarcento de la Tero.
Memory Alpha - planedeto kiu estas sidejo de la centra biblioteko de la Federacio.
Merak II- agrikultura planedo apenaŭ citita en epizodo The Cloud Minders.
Minara II - planedo kies stelo estas ironta supernovaon. Ĝi havis homan sciencan teamon, kiu estis mortita de vianoj.

O[redakti | redakti fonton]

Omega IV - planedo loĝata de du interbatalantaj etnoj, la "Kohmoj" kaj la "Yangoj" ambaŭ kun primitivaj teknologioj, sed la Kohmoj estas pli organizataj. La omeganoj havas vivdaŭrojn de pli ol 1000 jaroj kaj estas imunaj al la mistera malsano kiuj mortigis teamanoj de USS 'Exeter'. Spock pripensas, ke la historio de Omega IV tre proksime similas al de la Tero dum Malvarma Milito, ĝis la antaŭa estis disvenkita de Biologia Milito, kiun la Tero evitis, ĉi tiu hipotezo estas konfirmita kiam William produktas tre malnovan usonan flagon, kune kun malnovaj dokumentoj, de kiuj li recitas la Ĵuron pri fideleco kun forta akĉento. La Yangoj estas ŝokitaj kiam Kirk kompletigas la Ĵuron, sed ne restas klare ĉu la omeganoj estas pranepoj de teranoj.
Ophiuchus III - planedo apenaŭ citita en epizodo Mudd's Women.
Organia - neŭtrala planedo ĉe la limo inter Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj Klingona Imperio loĝata de tre evoluitaj intelingentaj estoj.

P[redakti | redakti fonton]

Pyris VII: senviva planedo, kie esploristoj de alia galaksio faris esploran setlejon en epizodo Catspaw.

R[redakti | redakti fonton]

Remo - estas planedo en la sciencfikcia universo de Star Trek, kiu kun sia najbara planedo Romulo, estas hejmplanedo de la romulanoj. La nomo de la planedo devenas el la legendo pri la fondiĝo de Romo per la praromaj fratoj Romulo kaj Remo.

Rigel IV - planedo apenaŭ citita en epizodo Wolf in the Fold.

Rigel XII - planedo kun malgranda minejo de dilitiumo, loĝata de malmultaj ministoj.

Romulo - estas planedo en la sciencfikcia universo de Star Trek, kiu kun sia najbara planedo Remo, estas hejmplanedo de la romulanoj. La nomo de la planedo devenas el la legendo pri la fondiĝo de Romo per la praromaj fratoj Romulo kaj Remo.

S[redakti | redakti fonton]

Sarpeidon - Ankaŭ konata kiel Beta Niobe I, ĉi tiu planedo de klaso M estis vizitita de la USS Enterprise en la lastaj 2269 horoj antaŭ ol sia stelo Beta Niobe iĝis supernovao. La teamo de la "Enterprise" malkovris, ke la indiĝenoj de la mondo eskapis sian sorton per tempovojaĝo al sia monda pasinteco, uzante tempomaŝinon nomita Atavachron. [4]

Sigma Iotia II - Planedo, kie vivas estoj similaj al homoj. Tie la kosmoŝipo Horizon frakasis kaj kiam tio okazis, la kulturo de la planedo estis "poluita". La iotianoj trovis en la kosmoŝipon la libron "Ĉikagaj Krimorganizaĵoj de la jaroj dudek" kaj rekreis sian socion surbaze de mafia organizo.

T[redakti | redakti fonton]

Talos IV (vidu ĉefartikolon Talos la 4-a) - fikcia planedo de Star Trek kie okazas la provepizodo The Cage kaj. sekve, la epizodo The Menagerie de Stela Vojaĝo: La Origina Serio.

Tantalus V: preskaŭ dezerta planedo, kie la krimuloj restas por "kuracado".

Taurus II : roka, nebulo-kovrita mondo en la mezo de la fenomeno de Murasaki. Tie vivas primitivaj gigantoj.

Tero (vidu ĉefartikolon Tero) - La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso).

Thasus - Planedo loĝita de thasusanoj. [5]

Triacus [Triakuso] - Planedo kun malgranda Federacia Arkeologia Teamo tie starigita por esplori antikvajn ruinojn de formortinta civilizo. [6]
Triskelion - stranga planedo estrita de tri sadikaj senkorpaj cerboj.

V[redakti | redakti fonton]

Vulkano - (vidu ĉefartikolon Vulkano) estas ruĝeca planedo, en la orbito de la stelo 40 Eridani A, kiu havas klimatajn kondiĉojn kompareblajn al la Tero kaj tial havas la fikcian statuson esti "planedo de la klaso M (Minŝara)".

Z[redakti | redakti fonton]

Zeon - planedo najbara la planedo Ekos, apenaŭ citita en Patterns of Force.
Zetar - planedo detruita de naturaj fortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]