Rigida korpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Rigida korpo estas fizika sistemo el rigide kunligitaj masopunktoj. Pro la rigida kunligo la distanco inter du punktoj de la sistemo tute ne ŝanĝiĝas dum la tempo.

Se oni prenas la punktojn kaj apartenantaj al la rigida korpo kaj ilia distanco estas , la rigideco de la kunligo matematike signifas ke validas ĉiam:

La grandeco kaj la formo de rigida korpo tute ne ŝanĝiĝas kiam fortoj agas al ĝi. La korpo povas nek fleksiĝi nek interne oscili.

La rigida korpo estas idealaĵo kiu ne reale ekzistas, sed ĝi estas ofte supozita por faciligi la solvon de fizikaj kaj teknikaj problemoj.