Acalypha hispida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rigidhara Akalifo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rigidhara Akalifo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Genro: Akalifo Acalypha
Acalypha hispida
BURM.F.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rigidhara Akalifo (Acalypha hispida), estas planto el la familio de la Eŭforbiacoj (Euphorbiaceae). Verŝajne ĝi hejmiĝas en Nov-Gvineo kaj estas trovela ĉie en la tropikoj kiel ornamplanto. Ĝi ankaŭ taŭgas kiel ĉambroplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Acalypha hispida etas disbranĉita arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 2 aŭ 3 m. La alternestarantaj folioj havas tigojn. la simpla foliplato estas ovforme kaj je la fino pinta, malhelverda, longas 10 ĝis 20 cm kaj larĝas 7 ĝis 15 cm. la folirando esta segildenta. La folitigo longas ĝis 15 cm. La stipuloj estas lancetaj, 6 ĝis 7 mm longaj kaj brunaj.

Acalypha hispida estas dioika planto. La ofte ruĝa pendantaj spikoj similas al kata vosto. La spikoj havas diametron de 1 ĝis 1,5 cm kaj estas 10 ĝis 50 cm longaj. En la inaj floroj estas tri ĝis kvar sepaloj, kiuj longas 0,7 mm. La ĉefa ornama efiko venas de la purpurkoloraj 5 ĝis 7 mm longaj stigmoj. Tial nur la inaj plantoj estas kultivataj. La kultivaro 'Alba' estas blanka. La planto floras de aprilo ĝis oktobro.

Nomo de la planto en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • angle: Chenille plant, Philippines Medusa, red hot cat's tail,fox tail
  • germane: Katzenschwänzchen, Raues Nesselblatt, Nesselschön Paradiesnessel
  • france: queue de chat, queue de minite, chenille
  • hispane: moco de pavo, rabo de gato, manto de candela
  • haitie: kechat
  • malaje Pokok ekor kucing
  • portugale: Rabo de Gato
  • vjetname tai tượng đuôi chồn
  • bengale shibjhul

Enhavosubstancoj kaj medicina uzo[redakti | redakti fonton]

La klara laktosuko estas venena kaj povas konduti al iridacio de la haŭto kaj mukozo. Simptomoj de venenigado nur okazas post enkorpigo de grandaj plantamasoj.

Radikoj, folioj kaj floroj estas uzata medicine.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Radcliffe-Smith: In: Flora Zambesiaca. Volume 9 Part 4, 1996. Online.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]