Rigsfællesskabet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la Komunumaro de Reĝlando Danio.

La Komunumaro de Reĝlando Danio aŭ en dana lingvo: Rigsfælleskabet estas duonoficiala termino por la rilatoj inter la metropola teritorio de Danio kaj du aŭtonomaj insulaj regionoj, Feroaj Insuloj kaj Gronlando, kiuj kune formas al Reĝlandon Danio, unueca ŝtato.

Internacia Komunumo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe, la rilatoj internaciaj estis ekskluzive plejparte entreprenitaj de Danio, nome de la tri regionoj, sed lastatempe, ambaŭ regionoj pliigis sian rolon en la ekstera politiko. La Feroaj Insuloj kaj Gronlando konvertiĝis en pli aŭtonomaj kaj kune havas influon pri ekstera politiko se koncernas iliajn naciajn interesojn, kiaj la geopolitikaj kaj komerca fiŝkaptado. Tamen, tiuj regionoj daŭre estas, laŭ internacia kunteksto, parto de la dana administrado, kie Ferooj kaj Gronlando kuniĝis al la danaj delegitaroj ĉe la tablo de la internacia komunumo.

Ferooj kaj Gronlando membras ĉe la Nordlanda Konsilistaro. Ili konvertiĝis en integra parto de Eŭropa Unio, sed neniu el ili estas vera membro. Gronlando, devis sekvi Danion en la Eŭropan Union en 1973, sed decidis forlasi ĝin en 1985 post la efektiviĝo de siaj novaj aŭtonomiaj leĝoj enkondukitaj en 1979, estante la ununura lando forlasanta la Union. Gronlando kaj Ferooj estas duonmenbroj de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la OEKE kaj Monda Organizaĵo pri Komerco, ĉar Danio reprezentas la Rigsfællesskab. Danio permesis la pliigon de la partopreno de ambaŭ regionoj en la internaciaj aferoj, kiel ezemplo, Gronlando estis inkluzivita en la procezo por nova traktato inter Danio kaj Usono rilate la aerbazon de Thule en la nordoriento de Gronlando.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]