Parlamento de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Riigikogu)
Parlamento de Estonio
Riigikogu
emblemo
unuĉambra parlamento
Komenco 23-a de aprilo 1919 vd
Geografia situo 59° 26′ 9″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo)59.43583333333324.737222222222Koordinatoj: 59° 26′ 9″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Estonio vd
Sidejo kastelo de Toompea
Riigikogu (Estonio)
Riigikogu (Estonio)
DEC
Riigikogu
Riigikogu
Map
Parlamento de Estonio
Retejo Oficiala retejo
vdr
la ejo de Riigikogu - Kastelo Toompea

La Riigikogu (de kogu, "asembleo", kaj riigi-, "de la ŝtato" (komparu la parencan esperantan vorton "regno") estas la parlamento de Estonio. Ĉiuj ŝtate gravaj decidoj pasas tra la Riigikogu. Aldone al konfirmo de ŝtataj leĝoj, la parlamento nomumas altajn oficialulojn, inkluzive de la ĉefministro kaj ĉefjuĝisto de la supera kortumo, kaj elektas (aŭ sole aŭ, se necese, kune kun reprezentantoj de lokaj registaroj kadre de elekta komisiono) la prezidenton. La parlamento ankaŭ ratifas gravajn interŝtatajn traktatojn kiuj kaŭzas armeajn aŭ financajn devigojn, necesigas ŝanĝon de leĝoj ktp. Krome ĝi aprobas la ŝtatan buĝeton prezentantan fare de la registaro kaj supervidas la ekzekutivan potencon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aprilo 1919, la malferma sesio de la Estonia Konstitucia Asemblo estis la naskiĝtago de la estonia parlamento.[1] La unuaj parlamentaj balotoj okazis en 1920. Inter la jaroj 1920 kaj 1938, estis kvin pliaj parlamentaj balotoj, sed baze de malsamaj konstitucioj.

la parlamenta kunsidejo en 2005

Divido[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1938 kaj 1940, la Riigikogu estis dividita en du ĉambrojn: La Riigivolikogu (suba ĉambro) kaj la Riiginõukogu (supra ĉambro).

La duĉambra parlamento estis anstataŭigita fare de la supera soveto de Estona SSR (25-a de aŭgusto 1940 ĝis 1990) kaj la Supera Konsilio de la Respubliko de Estonio (8-a de majo 1990 ĝis 29-a de septembro 1992).

Kastelo Toompea[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1922, la sesioj de la Riigikogu okazas en la kastelo de Toompea, en kies mezepoka kastela korto inter la jaroj 1920 kaj 1992 en ekspresionisma kaj nekutime modernisma stilo estis starigita centra parlamentejo. Dum la periodoj de armea okupo de Estonio fare de Sovetunio (1940–41), Nazia Germanio (1941–44) kaj duafoje Sovetunio (1944–1991), la demokratia parlamento Riigikogu estis malfondita. La kastelo kaj parlamentejo estis uzitaj fare de la komunisma supera soveto de Estona SSR.

Sendependeco de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En septembro 1992, jaron post kiam Estonio rericevis sian ŝtatan sendependecon post la kolapso de Sovetunio, okazis parlamentaj elektoj laŭ la konstitucio de Estonio validigita en la somero de tiu jaro. Laŭ la konstitucio de 1992, la Riigikogu havas 101 membrojn. La nuna Riigikogu estis elektita la 4-an de marto 2007, por oficperiodo de kvar jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]