Riisma Esperanto de 1994

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La riisma Esperanto de 1994 estas proponita reformo de Esperanto. Ĝi celas:

  • Forigi la seksan diskriminacion vidatan de iuj en norma Esperanto.
  • Doni eblon sengenre paroli pri nekonato, ekz: Mi ne scias kiu redaktis la vikiartikolon, ĉar ri ne ensalutis.

La reguloj de tiu reformo estas listigitaj en manifesto publikigita en 1994. Oni ne konfuzu la riisman Esperanton de 1994 kun la pli novaj komprenoj kaj difinoj de riismo, kiuj havas malsamajn regulojn rilate al ri kaj aliaj lingvaj elementoj, kaj kiuj ne nepre estas reformoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj ŝi. Oni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi.
  • La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-. Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
  • Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ--in- ne indikas sekson. Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al ne-riisto, oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj -iĉ- kaj -in- estas uzata. Ekzemple, dentisto estas dentistiĉo aŭ dentistino; (ge)patro estas patriĉo aŭ patrino.

La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso ge- povas esti utila por riisto, estas la firme viraj:

  • avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo
  • bubo, knabo, viro
  • fraŭlo, grafo, princo, reĝo, sinjoro

Argumentoj[redakti | redakti fonton]

Riismo hazarde ankaŭ estas pli konforma al la nacia lingvo por parolantoj de finn-ugraj, korea, eŭska, armena kaj ĉinaj lingvoj, kies triapersona pronomo ne konas distingon inter ina kaj vira sekso. Ekz. la finna lingvo nur havas hän (= ŝi, li) kaj se (= ĝi) kaj en la armena nur "na" por li, ŝi kaj ĝi. Krome, senseksa triapersona pronomo kongruas al uzo de verboj sen pronomo, kiu oftas en latinidaj lingvoj kiel la itala. Ekzemple itallingve parla (= li aŭ ŝi parolas) ne malkaŝas la sekson de la subjekto.

Kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la ecoj de riismo estas rigardataj kiel kontraŭfundamenta de iuj ne-riistoj. Enkonduko de nova sufikso povas konformi al la Fundamento (jam kelkaj oficialaj sufiksoj estas postfundamentaj), sed ŝanĝo de la signifo de bazaj fundamentaj radikoj, kiel ŝanĝo de la signifo de patr|o al unu el la gepatroj, estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Riisto povas tamen eviti uzon de tiaj radikoj sen sufikso. Personaj pronomoj estas tre baza parto de la lingvo, parto kiu ordinare ne povas esti pligrandigita, kaj do plejofte aldono de nova pronomo estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Tamen, iuj argumentas, ke aldoni novan kiel neologismon, sen ŝanĝi la signifon de la malnovaj pronomoj, ne estas kontraŭfundamente.

Unu el la argumentoj de subtenantoj de riismo estas, ke simetria uzo de -iĉ- kaj -in-, kaj neneceso specifigi la sekson de priparolato iom post iom instigus al senseksisma pensado. Tio tamen estas dubinda. Se estus tiel, oni atendus, ke parolantoj de la turka kaj ĉina, ekzemple, kiuj ne havas seksan distingon ĉe triapersonaj pronomoj, pensus malpli seksisme, ol parolantoj de ekzemple la angla aŭ la franca, sed ne estas indikaĵoj, ke ja estas tiel. Estus same kiel aserti ke filipinanoj estas malaktivaj homoj, nelaboremaj, ĉar la tagaloga lingvo estas plej kutime malaktiva "muson ĉasas kato".

La enkonduko de ri kaj -iĉ- estas konfuze malsimetria kaj kontraŭfundamenta: la uzado de ŝi kaj -in- malambigue esprimas inan sekson, dum la uzo de li kaj nenia sufikso estas origine ambigua je sekso, sed povas kontrasti al ŝi kaj -in- por tiam esprimi viran sekson. Ekz. Kiam alvenas novulo, salutu lin. (sen esprimi sekson) kaj Ĉu estas filo aŭ filino, ĉu li aŭ ŝi? (esprimante sekson). La riismo asertas, ke li havas strikte viran sencon, limigante la signifon de fundamenta vorto, kaj rompante la simetrion inter li kaj nenia seksindika sufikso. Aldone, eĉ en la ĉina, ties pronomo "li", distingita nur skribe, estas same uzata por ne esprimi sekson.

La ununombra uzo de ge- kreas novan dubsencecon: Se geviro uzeblas, signifante "homo plenkreska, ĉu ina aŭ iĉa", kion do signifas geviroj? Verŝajne du geviroj povas esti aŭ

  • viriĉo kaj virino (kiel tradicie), aŭ
  • du virinoj (tradicie neebla signifo, nur "du virinoj"), aŭ
  • du viriĉoj (simile tradicie neebla signifo, nur "du viroj").

Ri povas soni same kiel li por parolantoj de kelkaj lingvoj, inkluzive ĉinojn kaj japanojn, kies lingvoj ne distingas la sonojn [r] kaj [l].

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj manieroj atingi similajn rezultojn:

koncerne triapersonan pronomon[redakti | redakti fonton]

  • Oni povas uzi tabelvorton kiel tiuties, pronomon ĝi, aŭ esprimon kiel li aŭ ŝi en kazoj kie oni ne scias la sekson de la priparolato, aŭ la sekso estas nedifinita aŭ ne gravas.

koncerne "-iĉ-"[redakti | redakti fonton]

  • La plejparto de la vortoj iam konsiderataj kiel baze viraj, specife tiuj kun finaĵo -anto, -ulo, -isto, nun estas pli kaj pli konsiderataj kiel senseksaj, kaj oni precizigas nur kiam necesas. La seksaj vortoj pli kaj pli limiĝas je kelkaj kernaj vortoj, precipe por familianoj (ekz. patro, knabo, avo, damo).[1][2] Eĉ pri la vorto "amiko", jam multaj opinias ĝin neŭtrala ("Ŝi estas mia amiko" 6000 guglaj rezultoj kompare al 1000 per "amikino").
  • Oni povas precizigi virseksecon per prefikso vir- aŭ adjektivo vira.
  • Tiuj, kiuj trovas ŝanĝon de pronomoj (kvankam nekontraŭfundamenta, nur enkonduko de neologismo) tro stranga pro sia kutima lingvouzo, povas turni sin al iĉismo, kiu enhavas la sufikson -iĉ- sed ne la pronomon ri (kaj kiu ankaŭ estas pritraktita kiel kontraŭfundamenta pro ekz-e neŭtraligo de oftaj radikoj kiel "patro").

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Gijom' Armide uzis pronomon ri en siaj kantoj (ekz. kantoj Ri liberas, Amu rin kaj aliaj). Muzikgrupo La Perdita Generacio uzis sufikson -iĉ- en sia kanto Riveretoj ĉe mi kaj pronomon ri en sia kanto Ubuntu.

Sufikso -iĉ- estas strikte uzata ankaŭ en verko Sur la linio de Jorge Camacho. [Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wennergren, Bertilo. Plena manlibro de esperanta gramatiko Seksa signifo de O-vortoj. Alirita 2015-09-06.
  2. Markos (2014-10-16). Esperanto kaj sekso. Alirita 2015-09-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ReVo  ri en ReVo