Rikardo de Sankta Viktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rikardo de Sankta Viktoro
Persona informo
Richard de Saint-Victor
Naskiĝo ĉirkaŭ 1110
en Reĝlando Skotlando
Morto 10-an de marto 1173 (1173-03-10)
en Parizo
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rikardo de Sankta Viktoro estis unu el la plej influaj majstroj el la Sankta Viktora Skolo de Parizo kaj estis taksata unu el la plej elstaraj mistikaj teologoj. Li naskiĝis en Skotio ĉirkaŭ la jaro 1110 kaj forpasis la 10an de marto 1173 en Parizo. Li ankaŭ regis la monaĥejon de Sankta Viktoro en Parizo ekde 1162 ĝis 1173, nome ĝis la morto.

Skiza pensado[redakti | redakti fonton]

Rikardo estis lerneja disĉiplo de Hugo de Sankta Viktoro, kies imitis kaj plidisvolvis sciencajn esplorprincipojn kaj metodojn. En lia plej grava verko «De Trinitate» (Pri la Triunuo), li pruve emas atingi la esencajn elementojn de la triunua doktrino per procezo de spekulativaj rezonadoj. Ĉiuj liaj rezonadaj aŭ esploraj konkludoj albordiĝas al mistikaj elanoj. Tiu mistika sinteno-esploro poste tre influos la pensadon de Sankta Bonaventuro el Bagnoregio (Italio). Pro liaj kompleksaj verkoj, la posteuloj lin epitetis per kromnomo "Magnus Contemplator" (La granda kontemplanto).

En la Dia Komedio de Dante (Paradizo, X, 130), la poeto lin glorige lokigas inter la teologoj kaj doktoroj de la eklezio kune kun Isidoro de Sevilo kaj Beda la respekteginda.

Rikardaj verkoj[redakti | redakti fonton]

De Rikardo al oni alvenis tridektri verkoj, nun publikigitaj en la Patrologia Latina de Migne, listigitaj de la eldonistoj laŭ tri grupoj: Ekzegezaj Skriboj, Teologiai Skriboj, Diversaj Skribaĵoj. Tamen aliaj kritikistoj ilin dividas laŭ diversaj vidpunktoj. Ĉi-tie oni sekvas la jenan klasifikon:

Verkoj pri la Interna vivo (mistikismo kaj asketismo)[redakti | redakti fonton]

Opera, 1650

Rilate tiun temon listigeblas dekses verkoj:

  • De præparatione animi ad contemplationem, liber dictus Benjamin minor (Pri preparado de la animo al la kontemplado, libro dirita Minora Benjameno). La objekto elĉerpas el la Psalmo 67 (68), 28: estas temate pri asketa moralo, alegorio de la biblia teksto kiu parolas pri la biblia Lia kaj Raĥel, la du edzinoj de Jakobo kaj pri iliaj dektri gefiloj. Tie estas atribuata al ĉiu el ili aparta signifo en la perfektiga marŝo de la homa spirito por atingi la kontempladon pri Dio.[1]
  • De gratia contemplatoris, seu Benjamin major (Pri la graco de kontemplado aŭ pri Benjameno majora). La subtitolo estas eltirita el la Psalmo 131 (132), 8 (Leviĝu, ho Eternulo, en viajn ripozejojn, Vi kaj la kesto de via potenco). La teksto estas multe pli longa, do estas majora. Ĝi temas pri la kontemplado: estas la saĝo kiu kontentigas dum la perfekteco de la saĝo estas la kontemplado. Inter la ĉi-temaj verkoj de Rikardo, tiu ĉi estas la plej studita kaj citita.[2]
  • Allegoriae tabernaculis fœderis (Alegorioj pri la tabernakolo de la interligo). Apendico de la antaŭa verko, ĝin resumas alegoriante pri la kesto de la interligo: Nia tebernakolo Interna), al kiu nin enkondukas la ekstera tabernakolo, estas la Racio.
  • Tractatus de quatuor gradibus violentæ caritatis (Esploro pri la kvar gradoj de la «perforta» karitato). Rezultas priskribo pri la kontempla preĝo, kaj poezia kaj profunda.
  • In Cantica corticorum explicatio (Ekspliko pri la Alta Kanto). Konsideroj pri la doktrino inspirita el la papo Gregorio la 1-a kaj moralaj instruoj.
  • Mysticaæ adnotationes in psalmos (Primistikaj komentoj pri la psalmo 23 (24)). Temas pri doktrino homilie prezentata.
  • Expositio cantici Habacuc (Komento pri kanto de Habakuko). Doktrinaj notoj.
  • De exterminatione mali et promotione boni (Eksterminado de la malbono kaj promovo de la bono). Esploro pri mistika moralo, en kiu estas ekzamenataj la virtoj necesaj por purigi la animon, kie oni insistas sur la valoro de la kontemplado. (Tiu teksto necerte estas atribuata al Rikardo).
  • De conditione interioris homoris ( Esploro pri la interna stato de la homo). Parolado pri la interna vivo bazita sur la ekspliko pri la sonĝo de Nebukadnecar la 2-a raportita en la libro de la profeto Danielo Danielo (profeto).
  • De missione Spiritus Sancti (Misio de la Sankta Spirito). Homelio, okaze de Pentekosto, pri la biblia enhavo de 1, 8 de la Libro de la Saĝo.
  • De comparatione Christi ad florem Mariæ ad virgam (Komparante Kriston al floro kaj Marian al flortigo). Mallonga resumo pri la ideoj de Sankta Hieronimo rilate ĉi-temon..
  • De sacrificio David prophetæ (Pri la ofero de profeto Davido). Libreto pritraktanta la oferon de Davido laŭ la raporto de la psalmo 70 (71) enkompare kun tiu de Abrahamo
  • De differentia sacrificii Abrahæ a sacrificio beatæ Mariæ virginis (Pri la malsameco de la ofero de Abrahamo el la ofero de la beata Virga Maria). Prediko en la tiama liturgia tago de la Puriĝo de Maria.
  • Tratatus de meditandis plagis quæ circa mundi finem evenient (Esploro pri la meditendaj plagoj kiuj antaŭvenos la lastajn tagojn de la mondfinon).
  • De gemino paschate (La duobla pasko). Du predikoj okaze de la dimanĉo de la palmoj (pasko de la floroj), kaj paska dimanĉo (pasko de la fruktoj).

Priteologiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Dek eseoj:

  • De Trinitate (Pri la Triunuo). Rikardo inspirigas el eseoj de sia kunfrato "Arkardo el Sankta Viktoro", aparte rilate la metodon kaj la kontemplan dialektikon. La laŭraciaj argumentadoj estas uzataj por servi al la pravigo de la dogmoj kaj por la komprenigo pri la mistero.
  • De tribus appropriatis personis in Trinitate (Pri la propraĵoj de la tri personoj en la Triunuo). Rikardo priskribas la karakteriĵojn de unuopa persona de la Triunuo: unueco kaj potenco, la Patro; egaleco kaj saĝeco, la Filo; konkordo inter la du unuaj Personoj kaj la bono, la Sankta Spirito. (Temas, certe, pri analogioj).
  • De Liber de Verbo incarnato (Libri pri la enkarniĝinta Verbo). Rikardo montras la neceson de la enkarniĝo apogite surspure de la ekzegezo pri la profeto Jesaja.
  • Quomodo Spiritus Santus est amor Patris et Filii (Pri kiamaniero la Sankta Spirito estas amo de la Patro kaj Filo). Libreto eseanta pri la senco de la amo de la Patro por la Filo tra la Sankta Spirito kaj la amo de la Filo por la Patro kun la Sankta Spirito.
  • De superexcellenti baptismo Christi (Pri la superelstaranto bapto de Kristo). Mallonga libreto, dediĉita al parenco de Rikardo, proponanta konsiderojn pri la bapto de Kristo. Lia estas nur la prologo, dum la cetero estas atribuata al Gautier el Sankta Viktoro, lia monaĥa kunfrato.
  • De statu interioris hominis (Migne, PL t. 196, kol. 1115-1160) (Pri la interna stato de la homo). Tiu ĉi eseo prezentas la rompiĝon de la homo post la falo: malforteco, nescio kaj karna voluptemo, evidentigitaj de la pekoj; pigro, eraremo, malbonecemo. Al kiuj Rikardo kontraŭmetas la diajn ordonojn kaj la asketajn ekzercojn. Tiu verko trovis, ĉe la sinsekvaj generacioj, grandan sukceson kaj ĉe la doktoj kaj ĉe la popoloj.
  • De potestate ligandi et solvendi (Pri la povo ligi kaj malligi). Verkareto pri la du formoj de peko (aga kaj pensa).
  • De judiciaria potestate in finali et universali judicio (Pri la juĝa povo en la fina kaj tutmonda juĝo). La apostoloj, tiam, liveros, dum la fina juĝo, ratifikon por ĉiuj homoj.
  • Tratatus de spiritu blasphemiæ (Disertacio pri blasfemia spirito). Tiu eseo provas respondi pri la problemo de la blasfemia kaj peko kontraŭ la Sankta Spirito; sed la solvo prezentiĝas konfuza.
  • De differencia peccati mortalis et venialis (pri la malsameco inter la mortopuna peko kaj veniala peko). Malmulta paĝaro por solvi problemon: homo kulpa pri mortopuna peko puniĝas per eterna kondamno, sed homo kiu akumulas venialajn pekojn, ĉu tie puno estos pliigata? Ankaŭ ĉi-rilate la respondo ŝanceliĝas.

Priekzegezaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sep verkoj kiuj ne estas la plej ennovigaj inter la Rikardaj verkoj:

  • Expositio difficultatum suborientium in expositione taberculi fœderis (Pri malfacilaĵoj prezentiĝantaj dum la priskribo de la tabernakolo de la interligo). La verko grupigas tri malpli interesajn temojn: topologia situo de la tabernakolo de la antikva interligo; priskribo pri la templo de Salomono, kaj kronologio de la Reĝoj de la tiamaj Israellando kaj Judlando.
  • Declarationes nonnullarum difficultatum Scripturæ (Precizigoj pri nemalmultaj malfacilaĵoj en la Skribo). La tekstaro estas kunaĵo de pripensoj pri la animoj puraj kaj malpuraj de la Malnova Testamento kaj pri pasaĵo de Sankta Paŭlo (1 Kor 5,7. «forforigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso»).
  • In visionem Ezechielis (Koncerne la viziojn de Jeĥezkiel). Ampleksa pritraktaĵo pri la vizioj de la profeto Jeĥezkiel kie estas disvolvitaj priliteraj eksplikoj pri la bestoj, stratoj kaj establaĵoj (de la nova Templo) priskribitaj de la profeto. La teksto estas akompanata de figuroj kaj planaj skemoj.
  • Explicatio aliquorum passum difficilium Apostoli (Ekspliko pri iuj malfacilaj pasaĵoj de la instruoj de la apostolo). Rikardo provas kohere interpreti la sencon de leĝoj por la sanktiĝo de kristano.
  • In Apocalypsim Joannis (Pri la Apokalipso). Jen la priekzegeza verko pli vasta de Rikardo: disvolviĝinta laŭ sep volumoj pritraktanaj ĉiun viziojn de la Apokalipso. Tiu komentario privilegias la parafrazojn aludantajn mistikon en la Johanaj vizioj.
  • De Emmanuele (Pri la Emanuelo). Polemika eseo kiu rifuzas alian eseon pri la sama temo rilate la saman tekston de Jesaja. Pri la diskutata esprimo de Jesaja «Jen la vergino konceptos» de Jesaja 7,14, Majstro Andreo el Sankta Viktoro kontraŭis la interpreton de Hieronimo laŭ kiu tiam la profeto vere aludis al la koncipo de la patrino de Jesuo. Laŭ Andreo la profeto poetas pri la edzino de la reĝo. Rikardo rifuzas tiun interpreton de sia konfrata Viktorano.
  • Quomodo Christus ponitur in signum populorum (Kiamaniere Kristo estas signo por ĉiuj popoloj). Mallonga sermoneca verketo pri la Jesaja teksto (11,10): «En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj, kaj lia ripozejo estos honoro».

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Liber excerptionum (Libro pri la ĉitaĵoj). Enkonduko al la Sanktaj Skriboj per kolekto de eltiraĵoj el aŭtoroj lin antaŭintajn.
  • "Alegoria komentario pri la Agoj de la Apostoloj, kiu laŭ longa tempo estis atrubuita la Fulberto el Chartres (Migne, PL, t. 141, col. 277-306).

Apokrifaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tractatus de gradibus caritatis (Eseo pri la kvar gradoj de la karitato). De nekonta aŭtoro, ĝi temas pri la kvar kavlitoj de la kontempla amo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Diversajn Rikardajn verkojn oni pasigis al diversaj lingvoj: itala, franca, hispana, portugala, germana, angla... Ankoraŭ neniu al la esperanta.

Notindaj studoj[redakti | redakti fonton]

  • V. Sorge, «Ratio» et «contemplatio» nel pensiero di Riccardo di San Vittore, Napoli 1881
  • C. Nardini, «Affectio» e «ratio» nell'itinerario mistico del «Beniamin minor» di Riccardo di San Vittore, Perugia 1987
  • Ph. Schaff, History of the Christian Church, vol. V: The Middle Ages A.D. 1049-1249, 1996 ISBN 1-56563-196-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La preparazione dell'anima alla contemplazione, BENIAMINO MINORE, Riccardo di San Vittore a cura di Claudio Nardini.
  2. apporto immenso alla preparazione intellettuale dell'estasi. Bréhier, p. 516.