Rilato (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rilato, en filozofia lingvaĵo, estas nocio enkondukita de Aristotelo kun signifoj iom malsamaj en la verkoj Metafiziko, Topoj kaj Kategorioj: en tiu ĉi lasta (7, 8, a 33), ekzemple, li difinas “rilaton” kiel “tio, kio kondutas certamaniere kun io alia”. Laŭ Simplicio, komentisto pri Aristotelo, (Ad Cat., 61 b) “rilato” estas taksenda kiel “dispozicio al io”.

Skolastikuloj utiligis kaj pliellaboris tiun nocion pro provi laŭpove sondi la kongruecon de la dia Unueco kaj la triunueco de Dio de la kristana kredo. Ĉi-kaze la rilato mem fariĝas substanco en kiu la malsameco de rilato estas la distingo de la tri personoj en la unika naturo: Sankta Tomaso de Akvino defendas la absolutan realon de la tiu rilato (Summa Th., 1°, q 13, a 7). Ankaŭ Duns Skoto tion faras profitante, tamen, de la koncepto de rilato kiel “dispozicio al io”. Vilhelmo el Okam, male, rifuzas la realon de tiuj rilatoj en Dio ĉar ili pliigus la entojn al la senfino (obeante en tio al sia fama “razilo de Okam”). Multaj modernaj filozofoj kaj teologoj de la kristana medio sekvas la skolastikulan interpretadon.
Tiu doktrino de la rilatoj inter la personoj de Kristana Triunuo estas filozofia spekulativado, ne instruo de la kristanaj eklezioj kiuj anoncas la Triunuon kiel revenaciitan datenon.

Modernajn tempojn diversaj filozofoj provis esplori kaj difini la “rilaton” per diversaj juĝoj pri ĝia naturo. Locke, ekzemple, konsideras la rilatojn “kompleksaj ideoj”. Wolff ( Logica, § 856) difinis la rilaton “kio ne koncernas iun aĵon se ne kompare kun alia”....