Rilatoj inter Armenio kaj Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Armenio
Flago de la Eŭropa Unio

Armenio kaj Eŭropa Unio havis diversajn rilatojn laŭlonge de tiuj ĉi lastaj jaroj. Armenio, kristana nacio, kundividas ampleksajn kaj proksimajn kulturajn kaj historiajn ligilojn kun Eŭropo. Ĉar ĝi troviĝas en suda Kaŭkazio, ĝi estas konsiderata kiel transkontinenta nacio kvankam ankoraŭ en multaj mapoj kaj geografiaĵoj ĝi aperas kiel nur azia lando, lastatempe oni konsideras ĝin pli eŭropeca ekde la malapero de Sovetio, ĝia aliĝo al la Konsilio de Eŭropo kaj al aliaj pluraj tipe eŭropaj aferoj. Ili inkluzivas politikajn, sociajn kaj kulturajn organizojn.

Antaŭaj faktoj

Armenio estis la unua lando kiu ŝtatigis kristanismon, en la jaro 301. Ĝi estis parto de la Romia Imperio kaj la Bizanca, Osmanida, Rusa imperioj kaj de Sovetio. Krom tio aliaj tre proksimaj rilatoj kun Eŭropo okazis dum la mezepoko pere de la Armena reĝlando en Kilikio, kiu estis grava aliancito de la eŭropaj kruckavaliroj kaj dum tiu epoko ĝi komercis ĉe la Mediteraneo kun la plej gravaj italaj urboj kiaj Venecio kaj Florenco. Armenio havas bonajn rilatojn kun ĉiuj eŭropuniaj ŝtatoj, speciale kun Francio kaj Grekio.

Rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Armenio

La Interkonsento pri Aliĝo kaj Kunlaboro (subskribita en 1996 kaj vigla ekde 1999) funkcias kiel jura kadro por la duflankaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Armenio. Ekde 2004, Armenio kaj aliaj sudkaŭkazaj ŝtatoj eniris en la Europa Politiko pri Najbareco, kiu akceligas la establon de pli proksimaj rilatoj inter EU kaj Armenio. La Ago-Plano por Armenio estis publikigita la 2-an de marto 2005, kiu celas modernigi la ekonomion kaj sociaj strukturojn. Ĝi daŭre funkcias.

Opinioj

En Armenio la loĝantaro arde deziras fine aliĝi al EU, ĉefe inter pluraj elstaraj politikistoj. Laŭ Artur Bagdasarjan, partiestro de Orinanc Erkir kaj eksa proparolanto de la Parlamento, la aliĝo de Armenio al la EU "devas esti unu el la ĉefaj prioritatoj" de la lando. Baghdasarjan opinias ke "la aliĝo al la EU malfermos novajn vojojn al Armenio kaj la transiro al nova terpolitika kaj ekonomia ĉirkaŭo. Ankaŭ li opinias ke per la aliĝo Armenio havos aliron al nova sekursistemo. La aliĝo al la Eŭropa Unio troveblas en la programo de multaj politikaj partioj de Armenio, inkluzive de la por-okcidenta Heritage.

La publika opinio en Armenio favorigas la aliĝon je 64% laŭ enketo al 2000 armenoj kaj malfavore nur 11,8%. Alia enketo, realigita en Erevano, sugestis ke 72% de la loĝantaro kredas, laŭ diversgrada konvinko, ke la landa estonteco estas ĉe la EU anstataŭ la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, regata de Rusio. Tamen, pli ol du kvaronoj de la landa loĝantaro kredas ke Armenio ne povos aliĝi ĝis almenaŭ 2015. Alia opini-enketo mencias ĝis 80% da publika intereso en la aliĝo de Armenio al la EU.

Eblaj problemoj

Armenio daŭre restas en konflikto pro Montara Karabaĥo kun la najbara Azerbajĝano, kiu posedas la teritorion de jure. Ekde 1994, la milito finiĝis sed la streĉitaĵoj estas tre altaj kaj plurfoje la azera prezidanto deklaris ke Azerbajĝano pretas militi por rekuperi la regionon.

Krome, eĉ se la enlanda ekonomio estas unu el la plej rapide kreskantaj en la mondo, ĝi kreskas el tre malalta bazo kaj el pluraj jaroj en daŭra recesio. La nuklea centralo Mecamoro, je 40 km okcidente de Erevano kaj konstruita en la supra parto de zono kun tertrema aktiveco, estas alia afero kiu estas traktata inter EU kaj Armenio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj