Rimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rimo estas ia samsoneco inter du aŭ pluraj vortoj. Kio rimas kun kio ĉefe dependas de fonologio, sed ankaŭ tradicio ludas rolon. Ekzemple, pro konvencio de la Esperantlingva literaturo, William Auld povis en sia poemo Memoro rimigi la vortojn "fola" kun "memora", kvankam [l] kaj [r] estas malsamaj fonemoj en Esperanto.

Inter rimoj oni povas ĉefe distingi inter komenca rimo kaj fina rimo.

La komenca rimoaliteracio evoluis en lingvoj kiuj nature lokas la akcenton sur la unua silabo de vorto, ekzemple la lingvoj ĝermanaj kaj finn-ugraj. Ofte sufiĉas ke la akcentitaj silaboj komenciĝas per la sama fonemo por ekhavi komencan rimon: vivu la verda venko. Pro la lingva naturo de Esperanto (la akcento ĉiam falas sur la antaŭlastan silabon), konscia uzo de komencaj rimoj maloftas en nia poezio, krom en tradukoj. Jen ekzemplo el la traduko de la Finna Kalevala:

"Ka-ra fra-to, ko-ra-mi-ko, ka-ma-ra-do kun-kres-kin-ta…"

La fina rimo evoluis en lingvoj kiuj nature lokas la akcenton sur la lasta aŭ antaŭlasta silabo de vorto, ekzemple la mezepoka Okcitana, kaj de tiuj lingvoj post (kaj iomete dum) Mezepoko disvastiĝis ankaŭ al lingvoj havantaj fonologiojn nature pli favorajn al komencaj rimoj aŭ senrima verkado. Ĝi estas la tipa rimo de Esperanto, kaj povas esti dividata en diversaj subkategorioj:

Apogata rimo- samsoneco inkluzivas ne nur la akcentan vokalo kaj ĉiujn je ĝi sekvantajn sonelementojn, sed ankaŭ la antaŭan konsonanton: folando-lando, amoro-memoro, vokala-radikala.

Plena rimo - samsoneco de la akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonelementoj ĉe du aŭ pluraj vortoj (muro - turo, vidas - sidas, elemento - firmamento). Kelkaj poetoj taksas plenaj rimoj eĉ parojn kiel: roso - kaozo, fola - memora, kvankam - dankan.

Aborta rimoradikrimo estas rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (mordas - pordon, anĝelo - peli, grandaj - lando).

Vokala rimoasonanco estas vortoj de identa vokala kvalito (muro - suno, ili - kisi, dormu - blovu). Vokalaj rimoj tradicie havis malaltan statuson en liriko, sed ofte uziĝas en kantotekstoj, kie la melodio kun-efikigas ilin. Sekve, vokala aborta rimo estas radikoj de identa vokala kvalito sed kun diversaj finaĵoj (mordas - blovis, ili - kisus, festo - eĥe). Bona ekzemplo de ambaŭ estas la unua verso de la kanto Papago de Ĵomart kaj Nataŝa:

Mi konas unu homon, (o-on)
nomiĝas li papago, (a-o)
li multe ŝatas dogmojn, (o-ojn)
aspektas kiel aglo. (a-o)

Adasismo - tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj elementoj (paroladas - sidadas, laborema - kredema, trafita - dungita).

Mozaika rimo similas al plena rimo, krom tio, ke unu aŭ pli el la rimantaj eroj konsistas el pli ol unu vorto (lun' do - hundo, mastre - gast' re, por mi - dormi, murdu - nur du).

Historie en Esperanto

Ĉe la unuaj poetoj de Esperanto (Zamenhof, Grabowski, ktp) ni trovas nur purajn rimojn (sendi-plendi, koro-floro). Sed ĉar tiaj rimoj estas troveblaj nur en limita kvanto, oni tre ofte renkontas ĉe ili sufiksrimojn (adasismojn), t. e. rimadon per sama elemento (dividitaj-disbatitaj, plorema-kantema), kiu propre ne estas rimo, nur vortripeto. Lastatempe pli kaj pli validiĝis la tendenco elimini la adasismojn, kaj helpi pri la rimmalriĉo per alia rimedo, per la t. n. parencrimoj. La parencrimoj utiligas la fonetikan parencecon inter la konsonantparoj b-p, g-k, d-t, f-v, ĉ-ĝ s-z, a-j, r-l, m-n (plenda-fremda, dolĉa - sorĉa, granda-migranta, glaso-nazo, ktp.). Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radikrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj-lando); ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj. Vastan pritrakton de la tuta rimproblemo oni trovas en Lingvo, Stilo, Formo de Kálmán Kalocsay.

Ĉar la Esperantaj rimoj estas ligitaj al la radikoj, oni povas, pli facile ol en iu alia lingvo, kunmeti Esperantajn Rimarojn. Tiaj Rimaroj aperis de Rhodes (1905), de Parisot kaj Cart (1909), de Avoto (1918), de Jaumotte (1931), de Waringhien (1932). La dua kaj precipe la lasta (v. Parnasa Gvidlibro) enhavas ankaŭ pritrakton de poetiko.

Oni ne malmulte mokis pri ĉi tiuj Rimaroj, asertante, ke al vera poeto ili ne estas necesaj. Nu, estas vere, ke originalajn poemojn, kie la penso devas naskiĝi kun la formo, oni apenaŭ verkas per la helpo de tia lambastono. Sed ĉe tradukoj, ili povas ŝpari multan tempon kaj cerbumon.

Literaturo, krom la menciitaj: F. R. Shelton. Pri sonetoj (Literaturo, okt.-dec. 1925;) Teo Jung: Pri la E-a poezio HDE, 1-a kaj 8-a de aprilo 1927;) Hohlov: Rimo en Esperanto (Esperanto dec. 1927; febr. kaj marto, 1929).

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri rimo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]

  • Citaĵo
     Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. 

Referencoj