Rincón de Ballesteros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de la zono

Rincón de Ballesteros (laŭvorte Angulo de arbalestistoj) estas submunicipo de Cáceres, Hispanio, kiu situas je 39 km sude de la urbo, inter la provincaj limoj de Cáceres kaj Badajoz. Ĝi estas sur deklivo de la montaro Sierra de San Pedro kiu preskaŭ faras limon inter la du provincoj de la regiono Ekstremaduro. Temas pri eta vilaĝo kiu havas 219 censitajn loĝantojn en 2006 kaj realan populacion de nur iom pli da 150.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis kreita laŭ la planoj de koloniigo de post la duono de la 20a jarcento simila al tiu kiu funkciis en la apuda Provinco de Badajoz en 1952. Ties riĉo estas, krom agrikulturo, en la elkolektado de korko, bredado de iberaj porkoj pere de anzinoglanoj (la plej bonkvalitaj), kaj en la organizado de sesioj de ĉaso kaj malgranda kaj granda.