Ringofingro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ringa fingro)
La ringofingro

La ringofingro (latine anularius) estas parto de la mano. Ĝi estas la kvara fingro kaj troviĝas inter la mezfingro kaj la etfingro. El ĉiuj fingroj, la ringofingro estas tiu kiu plej malofte moviĝas sole, sed kutime kun la najbarfingroj. Ĉar la ringofingro estas granda kaj belforma, ofte oni nomas ĝin ankaŭ bela fingro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Oni nomas la ringofingron tiel, ĉar oftege oni portas ringojn je tiu fingro. En Germanio kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj la fianĉoringo estas portita je la maldekstra ringofingro kaj la edziĝringo je la dekstra ringofingro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]