Ringopapago de Derby
Paro en kaptiteco
masklo maldekstre, ino dekstre | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Psittacula derbiana (Fraser, 1852) [1] | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ringopapago de Derby aŭ Ringopapago de Lord Derby (latine Psittacula derbiana) estas mezgranda papago de la genro Psittacula de la Psitakuledoj.[2] kiu estas limigita al malgranda areo de malsekaj arbaroj sur la montetoj kaj montoj de la barataj ŝtatoj Arunaĉal Pradeŝ kaj Asamo, kaj apudaj partoj de Tibeto, Siĉuano kaj Junano en Ĉinio.[3]
La specio suferas pro dehakado de malnovaj arboj (gravaj por nestejoj) kaj ŝtelĉasado por la kontraŭleĝa komerco de naturaj bestoj.[3] En 2011, ĝia statuso estis ĝisdatigita de malplej zorgiga ĝis preskaŭ minacata en la IUCN Ruĝa Listo.[3] La plenkreska masklo kaj ino estas facile distingeblaj, ĉar ili havas malsamajn bekokolorojn kaj iomete malsaman plumaron.[3]
La nomo de tiu birdospecio memorigas pri Edward Stanley, 13a Grafo de Derby.
La Ringopapago de Derby manĝas fruktojn, berojn, semojn kaj foliburĝonojn, foje manĝante en ĝardenoj kaj kampoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La papagoj de Lord Derby longas 45–50 cm kaj estas sekse dimorfaj.[3] Ili havas plejparte verdan plumaron super sia dorsa surfaco (t.e., de malantaŭe), nigrajn bridojn kaj malsuprajn vangojn, bluetviolkoloran kronon kaj palflavajn okulojn. La gorĝo, brusto, abdomeno kaj subflugilaj kovriloj estas grizecbluaj ĝis lavendkoloraj. La femuroj kaj vento estas flavecverdaj kun blua rando sur kelkaj plumoj. La vostoplumoj estas nuancoj de verdo, kelkaj kun blua rando. Masklaj birdoj havas ruĝan supran mandiblon kun flava pinto, dum la malsupra mandiblo estas nigra. La inoj havas tute nigran bekon.
Nematuraj papagoj de Lord Derby estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj. Junaj birdoj havas verdajn kronojn, oranĝruĝan supran kaj malsupran mandiblon (bekon), kaj iliaj irisoj estas malhelaj kaj ne heliĝas ĝis ili atingas maturecon inter du kaj tri jaroj.
Seksa dimorfismo
[redakti | redakti fonton]- Masklo
-
Plenkreska masklo havas ruĝan supran mandiblon
-
Masklo
-
Maskla dorlotbesto en Ĉinio
- Ino
-
Ina dorlotbesto en Tibeto. Plenkreska ino havas tutnigran bekon.
-
Ina dorlotbesto en Ĉinio
-
Ino en kaptiteco en Ĉinio
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono kutime komenciĝas inter aprilo kaj junio. La ino demetas du ĝis kvar ovojn (36,1 mm × 27,7 mm) en nestotruojn de arboj. La idoj eloviĝas post kovada periodo de ĉirkaŭ 23 tagoj kaj elnestiĝos post 8 ĝis 9 semajnoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En Proceedings of the Zoological Society of London, 1850, p. 245 kaj plate Aves XXV, published on 24 Jan 1852 (vidu Philip Sclater, List of the Dates of Delivery of the Sheets of the 'Proceedings' of the Zoological Society of London, from the commencement in 1830 to 1859 inclusive in Proceedings of the Zoological Society of London, 1893, p. 239).
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.022). zoonomen.net (31a de Marto 2009).
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 BirdLife International (2016). "Psittacula derbiana". IUCN Red List of Threatened Species. 2016 e.T22685500A93076177. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685500A93076177.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, (ISBN 0-691-04910-6)
- Josep del Hoyo, Andrew Elliott, Jordi Sargatal (eld.): Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona, 1997. ISBN 8487334229
- Joseph Michael Forshaw: Parrots of the World - An Identification Guide. Princeton University Press, Princeton 2006, ISBN 978-0-691-09251-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia - Species Profiles
- En Tibeto
- Fotoj
- BirdLife Species Factsheet
- animal-world.com
- [1]
- [2]
| ||||||||||||||||||


