Rio Bec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Rio Bec estas antaŭkolumba majaa ruinaro en Campeche, Meksiko, Mezameriko. Ĝi iĝis nomo por loka konstrustilo, la Rio-Bec-stilo, tipa en la ĉirkaŭo.

La ruinaro estis retrovita fine de la 19-a jarcento, sed arkeologiaj esploroj ekis nur dum la 1930-aj jaroj kaj daŭre estas farataj nun.

Ĝis nun oni malkovris plurajn ĉefajn konstruaĵojn, inter ili konstruaĵo kun tri turoj. Temas fakte pri ŝajnturoj, kiuj estas tipaj por la Rio-Bec-stilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]