Rio Grande del Norte
Nordameriko > Riveroj en Nordameriko > Rio Grande (del Norte)
Por vidi pliajn signifojn de "Rio Grande" bonvolu konsulti la disklarigan artikolon.
Rio Grande del Norte (hispane: granda rivero de nordo; nomata ankaŭ Rio Bravo, Rio Bravo del Norte aŭ simple Rio Grande) estas rivero en Nordameriko. Ĝi fontas en la rokmontaro en Koloradio (Usono), trafluas Nov-Meksikon kaj ek de la urbo-duo El Paso/Ciudad Juárez estas limrivero inter Meksiko kaj Usono. Ĉe Matamoros ĝi fluas en la Meksikan Golfon; ĝis tie ĝi jam perdis plejmulton de sia akvo, kiu estas utiligata por akvumi (irigacii) agrojn.
La rivero longas ĉ. 3.034 km kaj estas la dua plej longa rivero de Usono, post Misisipo.
Urboj ĉe la rivero
Nov-Meksiko
- Albuquerque
- Truth or Consequences
- Las Cruces
Teksaso
- El Paso aliflanke de Ciudad Juárez
- Presidio aliflanke de Ojinago
- Del Rio aliflanke de Acuña
- Eagle Pass aliflanke de Piedras Negras
- Laredo aliflanke de Nuevo Laredo
- Brownsville aliflanke de Matamoros
Ĉiuaŭo
- Ciudad Juárez aliflanke de El Paso
- Ojinago aliflanke de Presidio
Koaŭilo
- Boquillas del Carmen
- Acuña aliflanke de Del Rio
- Piedras Negras aliflanke de Eagle Pass
Tamaŭlipaso
- Nuevo Laredo aliflanke de Laredo
- Reynosa
- Matamoros aliflanke de Brownsville
Baraĵlagoj
- Elephant Butte Reservoir en Nov-Meksiko
- Presa de la Amistad inter Coahuila kaj Teksaso
- Presa falcón inter Tamaulipas kaj Teksaso
Flankaj riveroj
Maldekstraj
- Rio Pecos fluas en Presa de la Amistad
Dekstraj
Eksteraj ligiloj
greke http://crm.cr.nps.gov/archive/21-4/21-4-13.pdf