Kontinenta regiono de Ekvatora Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rio Muni)
Río Muni (inkluzive de Cocobeach, kiu samtempe apartenas al Gabono)

Rio-Munio (Río Muni en la hispana) kaj Mbinio (Mbini en la fanga lingvo) estas la kutimaj nomoj de la Kontinenta Regiono de Ekvatora Gvineo (la alia estas la Insulara regiono). Ĝi havas limojn kun Gabono kaj Kamerunio. La plej grava urbo estas Batao. Rio Muni havas ĉirkaŭ 26 000 km² kaj loĝantaron de 400 000 personoj.

La tradicia nomo Río Muni devenas el la rivero Muni, granda estuaro en la sudo, kiu formas landlimon kun Gabono.

Río Muni, origine apartenis al Portugalio, al Hispanio en 1778 kaj fariĝis parto de la kolonio Hispana Gvineo. En Rio Muni ĉefe vivas la etno de la fangoj. Politike la regiono estas dividita en 4 provincoj: Suda Centro, Kié-Ntem, Marbordo kaj Wele-Nzas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]