Rioja (Almería)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rioja
Rioja (Almería, Andaluzio)
Rioja (Almería, Andaluzio)
Rioja (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Rioja
Poŝtkodo 04260
Retpaĝaro Rioja.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Rioja
Demografio
Loĝantaro 1 407 [1]
Loĝdenso 39,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°56′N 2°27′U  /  36.933°N, 2.45°U / 36.933; -2.45 (Rioja (Almería)) (mapo) Koordinatoj: 36°56′N 2°27′U  /  36.933°N, 2.45°U / 36.933; -2.45 (Rioja (Almería)) (mapo)
Alto 122 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 36 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Rioja (Andaluzio)
Rioja (Andaluzio)
DMS
Rioja
Rioja
Rioja
Rioja sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rioja, Almería [+]
vdr

Rioja [riOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 36 km2 kie loĝas 1407 geloĝantoj, do loĝdenso estas 39.1 loĝ./km2. Rioja situas je 13 km de la provinca ĉefurbo Almería, do en la Metropola Areo de Almerio.

Oni ne konfuzu la nomon kaj tiun vilaĝon kun samnomaj natura komarko kaj regiono en Hispanio kaj Argentino respektive, krom la vino produktita en la unua menciata. Vidu Rioĥo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas sur unu de la valoj de la rivero Andarax kun loĝantaro disa tra ĝia municipa teritorio en domaroj kiel La Plaza, La Ermita, Mortero, La Chincha, La Fuente, Toril, El Marraque kaj El Abriojal. Ĝia strategia situo favoris la setladon de popoloj laŭlonge de la historio, ekde la epoko de la prahistorio kaj dum la romia dominado.

Plej floris dum la periodo de Al Andalus kaj dekadencis pro la konkero fare de kristanoj de 1489, kiam formis parton de la jurisdikcio de Almerio. Post la ribelo de la moriskoj en 1568 kaj posta forpelo de la kastilia Regno de Granado en 1570, Rioja restis praktike senhoma ĉar 90 % de la loĝantaro estis moriska. La 17an de aprilo de 1570, don Johano de Aŭstrio, taskita de la reĝo Filipo la 2-a por subpremi la ribelon, dormis en Rioja. La reloĝado okazis poste fare de malnovaj kristanoj dependante de Gádor ĝis atingo de sendependeco en 1635.

En la 19a jarcento oni ekspluatis ercojn da arĝento en la montaro, sed la produktado estis malabunda. En la dua duono de la 19a jarcento floris la ekonomio pro la kultivo de la vinbero de Ohanes, kiu krizis ekde 1910. En la 1940-aj jaroj, la postmilito, kaj la 1970-aj jaroj okazos forta elmigrado. En la aktualo, la ekonomio estas bazata sur la agrikulturo, kelkaj malgrandaj industrioj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo helpis la instalon de industrioj kaj la pliigon de la konstrua agado. En la municipa teritorio estas la banlokoj de Alfaro, de sulfurkalkaj akvoj, taŭgaj kontraŭ dermatito kaj spiraj malsanoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1407 geloĝantoj de la municipo Rioja estas 707 inoj kaj 700 viroj. En la 36-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 1251 geloĝantoj (el kiuj 1197 en la vilaĝo Rioja kaj 54 en Marraque), kaj aliaj 156 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 15, 8 inoj kaj 7 viroj, kaj mortis 12, 7 inoj kaj 5 viroj. Tiel la natura kresko estis 3 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 566 homoj (40.2%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Rioja - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007