Rioseco de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rioseco de Soria (Sorio))
Rioseco de Soria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42193
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 2° 50′ U (mapo)41.641944444444-2.8408333333333Koordinatoj: 41° 39′ N, 2° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 009 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rioseco de Soria (Provinco Sorio)
Rioseco de Soria (Provinco Sorio)
DEC
Rioseco de Soria
Rioseco de Soria
Situo de Rioseco de Soria
Rioseco de Soria (Hispanio)
Rioseco de Soria (Hispanio)
DEC
Rioseco de Soria
Rioseco de Soria
Situo de Rioseco de Soria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rioseco de Soria [+]
vdr

Rioseco de Soria [rjoSEko deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, foje atribuita ankaŭ al Komarko de Sorio. La loknomo Rioseco de Soria estas etimologie komprenebla kiel Seka Rivero de Soria, alude al la provinca ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 50,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 630 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Blacos, Calatañazor, Torreandaluz, Nafría la Llana, La Muela, Fuentelárbol, Boós, Torralba del Burgo kaj Torreblacos. La municipo enhavas la loĝlokojn Ríoseco de Soria kaj Valdealvillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Post la konkero de la zono fare de kristanoj, Rioseco estis domaro de la Alfoz de Calatañazor; fakte la vilaĝo nomiĝis ĝis mezo de la 20-a jarcento, Rioseco de Calatañazor.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas romia vilao, pilorio (aperas en la municipa blazono), preĝejoj kaj ermitejoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]