Ritchie Valens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ritchie Valens
Persona informo
Naskonomo Richard Steven Valenzuela Reyes
Aliaj nomoj Ritchie Valens • Ricky Ricardo • Richard Valenzuela • Little Richard
Naskiĝo 13-an de majo 1941 (1941-05-13)
en Pacoima
Morto 3-an de februaro 1959 (1959-02-03) (17-jaraĝa)
en Clear Lake
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo San Fernando Mission Cemetery
Lingvoj anglahispana
Ŝtataneco Usono
Alma mater San Fernando High School
Subskribo Ritchie Valens
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorokomponistogitaristokantoverkisto
TTT
Retejo https://www.ritchievalens.com/
vdr

Ritchie VALENS (origine: Ricardo Steven VALENZUELA, naskiĝis la 13-an de majo 1941 en Pacoima, Kalifornio, mortis la 3-an de februaro 1959 dum aviadila akcidento) estis usona muzikisto meksik-devena.

Dum sia muzikista kariero li registris interalie la kanton La Bamba. Mallonge poste, nur 17 jarojn aĝa, li kune kun la muzikistoj Buddy Holly kaj The Big Bopper mortis dum aviadila akcidento. La tragika tago eniris la historion kiel The Day the Music Died (= la tago, kiam la muziko mortis).

En la jaro 1987 la vivo de Ritchie Valens estis filmigita sub la titolo La Bamba. En 2001 li eniris la Rock and Roll Hall of Fame; la Hollywood Walk of Fame dediĉis al li stelon.

Monument por Buddy Holly, Ritchie Valens kaj [The Big Bopper en Iovao