Ritt Bjerregaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ritt Bjerregård)
Ritt Bjerregaard
politikistino de Danio
Persona informo
Ritt Bjerregaard
Naskiĝo 19-an de majo 1941 (1941-05-19)
en Kopenhago
Morto 21-an de januaro 2023 (2023-01-21) (81-jaraĝa)
en Østerbro
Tombo Vestre Cemetery vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Partio Dana socialdemokratia partio vd
Familio
Edz(in)o Søren Mørch vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
EU-Komisionano
por  Danio
Dum 19951999
Antaŭulo Henning Christophersen
Sekvanto Poul Nielson
ĉefurbestro de Kopenhago
Dum 2006 ĝis 2009
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ritt BJERREGAARD (naskiĝis la 19-an de majo 1941, mortis la 21-an de januaro 2023) estis politikistino de Danio. Ŝi interalie plurfoje estis ministrino de Danio, kaj estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakon medio. De 2006 ĝis 2009 ŝi estis ĉefurbestrino de Kopenhago. Ritt Bjerregaard estis membro de la Dana socialdemokratia partio.

Manifestacio kontraŭ Ritt Bjerregaard en 2007 post la malplenigo de Ungdomshuset. Signifo: Ritt disde Kopenhago... kaj la resto de la urbodelegitaro ankaŭ