Ritten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renon (Ritten)
Ritten
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo)46.53333333333311.45Koordinatoj: 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.000 - 1.300 m
Areo 111 km²
Loĝantaro 8052 (2023)
Loĝdenso 72 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Klobenstein, Unterinn, Oberbozen, Wolfsgruben, Oberinn, Mittelberg, Wangen, Lengstein, Lengmoos, Signat, Atzwang, Sill, Gissmann
Najbaraj komunumoj Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders
Patrono sankta Bartolomeo[1]
Festa tago 24-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Rittner (itale renonesi)
Poŝtkodo 39054
Imposta kodo H236
Kodo laŭ ISTAT 021072
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo http://www.ritten.eu
Loko en mapo
vdr

Ritten - jen germane, ladine Renon, tiu nomo estis elektita itallingva nomo dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La komunumon formas la vilaĝoj de la altebenaĵo Ritten. La urbodomo troviĝas en la vilaĝo Klobenstein. La altebenaĵo troviĝas inter la valoj de la riveroj Adiĝo (germane Etsch, itale Adige) kaj Eisack (itale Isarco) kaj superrigardas la provincan ĉefurbon Bolcano. La teritorio de la komunumo estas tute montara, sed relative ebena kompare kun la akra montoflanko sur kiu grimpas la vojoj kiuj atingas ĝin.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 052 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders.

Ritten estas ligita al Bolzano-Bozen ankaŭ per telfero kiu atingas la vilaĝon Oberbozen, kaj de tie mallarĝa fervojo iras ĝis Klobenstein. La plej alta loko de Ritten estas la monto Rittner Horn je 2260 metroj super la marnivelo.

Ĉiujare la 24-an de aŭgusto sur la herbejoj kaj pastejoj de la komunumo okazas granda besta foiro kaj etnografia festo okaze de la komunuma patrono, sankta Bartolomeo.[1] La komunumaj oficejoj, lernejoj kaj vendejoj tiam estas fermitaj, kaj ankaŭ plej multaj komunumanoj laborantaj aliloke tiam prenas feriotagon.

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011 en la komunumo kiel gepatra lingvo 95,20 procentaĵoj parolas la germanen, 4,55 % procentaĵoj la italan kaj 0,25 % procentaĵoj la ladinan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

montara bieno en la komunumoparto Mittelberg