Grafschaft VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ritzingen)
- La mallongigo VS en Grafschaft VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Grafschaft.

Grafschaft
Blazono de Grafschaft
Blazono de Grafschaft
Blazono de Grafschaft
Bielo, komunumo Grafschaft
Bielo, komunumo Grafschaft
Bielo, komunumo Grafschaft
former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 27′ 18″ N 8° 13′ 5″ O / 46.45500 °N, 8.21806 °O / 46.45500; 8.21806 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 18″ N 8° 13′ 5″ O / 46.45500 °N, 8.21806 °O / 46.45500; 8.21806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 198
Areo 22,62 km²
Alteco 1312 m super marnivelo
Poŝtkodo 3989
Komunumkodo 6073
Mapo de Grafschaft
Mapo de Grafschaft
Situa mapo de Grafschaft
vdr

Grafschaft estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Biel.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grafschaft Grafschaft situas en Supra Valezo. Ĝi konsistas el la tri vilaĝoj Biel, Ritzingen kaj Selkingen. Inter Grafschaft kaj Reckingen en sudoriento de la komunumo ekzistas interkomunuma teritorio de Rechingen, Gluringen kaj Grafschaft.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,62 km², de kiuj 20,73% estas kovritaj de arbaro, 23,8% servas por agrikulturo kaj 1,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grafschaft limas en nordo kaj orkiento al Reckingen, en nordoriento al la interkomunuma teritorio de Reckingen, Gluringen kaj Grafschaft, en sudo al Ernen, en sudoriento al Blitzingen, en oriento al Bellwald, kaj en nordoriento al Fieschertal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Grafschaft pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grafschaft por la tertitorio de la hodiaŭa komunumo kaj Glurlingen datiĝas el la jaro 1344, sed verŝajne la nomo jam estas multe pli malnova. La hodiaŭa komunumo estis fondita en la jaro 2000 el la malnovaj ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Biel, Ritzingen kaj Selkingen. Ĝis 1799 Grafschaft apartenis al la episkopo de Siono kaj formis apartan sangotribunaldistrikton en la Valeza Dekono Goms.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]