Rivella
| Rivella | ||
|---|---|---|
| registrita marko trinkaĵo | ||
| Dum | 1952 - nekonata/nuntempe | |
| Partoprenanta | akvo • selakto vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Rivella estas ekde 1952 trinkaĵa marko de Svislando. La senalkohola trinkaĵo kun karbonata acido enhavas 35 % selakton. La fabriko Rivella AG estas en Rothrist, en kantono Argovio, Svislando. La familio de fondisto Robert Barth posedas la fabrikon.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo "Rivella" estas de komunumo en la kantono, "Riva San Vitale" kaj ankaŭ de itala vorto "Rivelazione". [1]
Specoj
[redakti | redakti fonton]
- Rivella Rot Rivella ruĝa (kun sukero)
- Rivella Blau Rivella blua (sen sukero)
- Rivella Grün Rivella verda (kun verda tea-ekstrakto)
- Rivella Gelb Rivella flava (kun sojfabo- anstataŭ selakto)
- Rivella Rot Rivella ruĝa enhavas sukeron. (1600 kJ)
- Rivella Blau Rivella blua enhavas nur 14 gramojn da selakto kaj artefaritajn (Ciklamaton, Acesulfamon) anstataŭ sukero; (300 kJ).
- Rivella Grün Rivella verda enhavas verdan tean ekstrakton (0,05 %) 1999 kun sukero ("100%"), ekde aprilo 2007 kun nur malpli "50 %" da sukero, sed kun fruktozo kaj sukralozo E955 sukraloso); (750 kJ)
Rivella en eksteraj landoj
[redakti | redakti fonton]Rivella estas nacia trinkaĵo de Svislando en jaro 2008 (15,2 %).
Rivella estas numero 2, numero 1 estas Coca-Cola.
Oni vendis Rivellan bluan ekde ĉirkaŭ 1960 ankaŭ en Nederlando.
Ekde 28-an de aprilo 2008 Emil Steinberger faris reklamon en Germanio: "Erfrischung mit Schweizer Akzent". Refreŝo kun svisa akcento. Ekde 2011 Michael Mittermeier faris la reklamon pri Rivella.
Rivella vendiĝas en la franca Alzaca Regiono, tradicie aleman- kaj germanlingva, sed ne estas trovata en aliaj lokoj en Francio, ankaŭ ne en tiuj kiuj havas rektan limon al Svislando.
Retejoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Neue Zürcher Zeitung, NZZ artikolo de 1-a november 2005
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-07. Alirita 2011-07-18 .

