Rivera cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rivera cervo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Hydropotinae
Genro: Hydropotes
Specio: H. inermis
Hydropotes inermis
(Swinhoe, 1870)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La rivera cervo (Hydropotes inermis) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en la Jangzi-rivera baseno de Ĉinio kaj Koreio.

Ĝi estas speco de malgranda cervo, kun korpolongo de 77-100 centimetroj, vostolongo de 6-7,5 centimetroj, pezo de 9-11 kilogramoj kaj alto de 45-55 centimetroj. Ĝiaj dorso kaj korpoflankoj estas blondaj kaj la abdomeno blanka. La maskla kaj femala cervoj ambaŭ ne portas kornojn. La maskla cervo havas sur la supra makzelo hone kreskantajn kaninojn ĉirkaŭ 7 centimetrojn longajn, kurbajn kaj elmontriĝantajn eksteren. Sed tiuj de la femala estas mallongaj.

La cervoj emas loĝi ĉe rivero, lago kaj marĉo, kie kreskas fragmitoj, kaj ankaŭ en montregiono, ĉirkaŭ kulturitaj kampoj kaj en herbejo. Tage ili vagadas ĉien por serĉi manĝajon kaj nokte ripozas en herbaro aŭ fragmitaro. Ili nutras sin per herboj, fragmitoj k.a. Ili agas unuope aŭ pare, malofte en grupoj. Ili estas rapidmovaj kaj mildaj, ŝatas akvon, povas naĝi sufiĉe longan distancon. Ili posedas sensorganoin sentemajn kaj sin kaŝas ofte en fragmitaro, alta herbaro, kavoj kaj kavernoj. Printempe ili forlasas la prifalĉitan herbejon kaj transloĝiĝas en arbaron, kaj revenas al sia antaŭa kaŝejo en aŭtuno, kiam herboj denove elkreskas. Surprizite, la rivera cervo kurbigas sian dorson kaj forkuras, saltante kiel leporo. Ĝi evitas malamikon ĉefe per lerta sinkaŝado, sed ne per sia kur-rapideco.

La riveraj cervoj pariĝas en vintro kaj naskas idojn en la sekvanta malfrua printempo. Ili estas unu el la plej generemaj specioj de la cervoj. La femala cervo havas nur kvar mampintojn, tamen ĝi naskas ĉiufoje 4-7 idojn. La idoj ne sekvas sian patrinon. La lasta kaŝas ilin aparte en herbaroj kaj faras at ili mamnutradon laŭvice. La korpo de ĵus naskita cervido surhavas blankajn makulojn vicigitajn horizontale.

Vidu ankaŭ: akvocervo